Lamentations 4:8 Cross References - Esperanto

8 Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno.

Ruth 1:19-20

19 Kaj ili ambaux iradis, gxis ili alvenis en Bet-Lehxemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Lehxemon, la tuta logxantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante:CXu tio estas Naomi? 20 Kaj sxi respondis al ili:Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon;

Job 2:12

12 Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian vocxon kaj ekploris; kaj cxiu el ili dissxiris sian veston, kaj jxetis teron sur sian kapon, turnante sin al la cxielo.

Job 19:20

20 Kun mia hauxto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun hauxto sur miaj dentoj.

Job 30:17-19

17 En la nokto miaj ostoj traborigxas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas. 18 Kun granda malfacileco demetigxas mia vesto; Premas min la rando de mia cxemizo. 19 Oni komparas min kun koto; Mi similigxis al polvo kaj cindro.

Job 30:30

30 Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.

Job 33:21

21 Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj.

Psalms 32:4

4 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.

Psalms 38:3

3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

Psalms 102:3-5

3 CXar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj cxirkauxbrulis kiel en forno. 4 Falcxigxis kiel herbo kaj sekigxis mia koro, CXar mi forgesis mangxi mian panon. 5 De la vocxo de mia plorado Algluigxis miaj ostoj al mia karno.

Psalms 102:11

11 Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekigxas kiel herbo.

Psalms 119:83

83 CXar mi farigxis kiel felsako en fumo; Sed Viajn legxojn mi ne forgesas.

Isaiah 52:14

14 Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol cxe cxiu alia kaj lia eksterajxo pli ol cxe iu ajn homo),

Lamentations 4:1-2

1 Kiele senbriligxis la oro, sxangxigxis la bonega metalo! La sxtonoj de la sanktejo kusxas disjxetitaj en la komenco de cxiuj stratoj! 2 La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, Kiele ili similigxis al argilaj potoj, faritajxo de potisto!

Lamentations 5:10

10 Nia hauxto varmegigxis kiel forno, Por la kruela malsato.

Joel 2:6

6 Popoloj tremas antaux gxi, cxiuj vizagxoj paligxas.

Nahum 2:10

10 Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj nigrigxis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.