Lamentations 1:1 Cross References - Esperanto

1 Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj farigxis kiel vidvino, La princino de landoj farigxis tributulino!

1 Kings 4:21

21 Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.

2 Kings 23:33

33 Kaj Faraono Nehxo malliberigis lin en Ribla en la lando HXamat, por ke li ne regxu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro.

2 Kings 23:35

35 La argxenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li metis tion sur la landon, ke oni donu la argxenton laux la ordono de Faraono:de cxiu laux taksado li prenis la argxenton kaj la oron de la popolo de la lando, por doni al Faraono Nehxo.

2 Chronicles 9:26

26 Li regis super cxiuj regxoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo.

Ezra 4:20

20 ke potencaj regxoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili.

Nehemiah 5:4

4 Aliaj parolis:Ni pruntas monon por impostoj por la regxo, donante garantiajxe niajn kampojn kaj vinbergxardenojn;

Nehemiah 9:37

37 Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.

Psalms 122:4

4 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laux la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo.

Isaiah 3:26

26 Kaj gxiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere gxi sidos sur la tero.

Isaiah 14:12

12 Kial vi falis de la cxielo, ho brilo, filo de la matenrugxo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.

Isaiah 22:2

2 Vi, plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo;

Isaiah 47:1-15

1 Iru malsupren kaj sidigxu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidigxu sur la tero, sentronigita filino de la HXaldeoj; cxar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata. 2 Prenu manan muelilon kaj muelu farunon; forigu vian vualon, levu vian vestrandon, malkovru vian kruron, transiru riverojn. 3 Malkovrigxos via nudajxo, kaj montrigxos via honto. Mi faros vengxon, kaj Mi neniun indulgos. 4 Nia Liberiganto-Lia nomo estas Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael. 5 Sidu silente kaj iru en mallumon, ho filino de la HXaldeoj, cxar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj. 6 Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredajxon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon; 7 vi diris:Eterne mi estos estrino; vi ne prenis tion al via koro, ne pensis pri la sekvoj. 8 Auxskultu do nun, ho voluptulino, kiu sidas senzorge, kiu diras en sia koro:Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi; mi ne farigxos vidvino, kaj mi ne konos perdon de infanoj. 9 Venos do sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraux viaj multaj sorcxoj, malgraux la granda forto de viaj magiajxoj. 10 Vi sentis vin sendangxera en via malboneco; vi diris:Neniu min vidas; via sagxeco kaj via scio estis viaj delogantoj; kaj vi diris en via koro:Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi. 11 Tial venos sur vin malbono, kies komencon vi ne scios, kaj falos sur vin malfelicxo, el kiu vi ne povos vin elacxeti, kaj surprizos vin pereo, kiun vi ne antauxvidis. 12 Restu do cxe viaj magiajxoj, kaj cxe viaj multaj sorcxoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti, eble vi fortigxos. 13 Vi lacigxis de la multo de viaj konsiligxoj; nun ili starigxu, la mezurantoj de la cxielo, la esplorantoj de la steloj, la antauxdiristoj laux la luno, kaj ili savu vin kontraux tio, kio trafos vin. 14 Jen, ili farigxos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, cxe kiu sin varmigi, nek fajro, antaux kiu sidi. 15 Tiaj farigxis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; cxiu forvagis siaflanken, neniu vin savos.

Isaiah 50:5

5 La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontrauxstaris, mi ne turnis min malantauxen.

Isaiah 52:2

2 Forskuu de vi la polvon, levigxu, sidigxu, ho Jerusalem; disigu la ligilojn de via kolo, ho kaptita filino de Cion.

Isaiah 52:7

7 Kiel cxarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion:Regxas via Dio!

Isaiah 54:4

4 Ne timu, cxar vi ne estos malhonorata; ne kasxu vin honte, cxar vi ne estos hontigata, kaj cxar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.

Jeremiah 9:11

11 Mi faros Jerusalemon amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu logxanto.

Jeremiah 40:9

9 Kaj Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, jxuris al ili kaj al iliaj homoj, dirante:Ne timu servi al la HXaldeoj, restu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj tiam estos al vi bone.

Jeremiah 50:23

23 Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero! kiele dezertigxis Babel inter la nacioj!

Lamentations 2:1

1 Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion! De la cxielo sur la teron Li jxetegis la belecon de Izrael, Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero.

Lamentations 2:10

10 Silente sidas sur la tero la plejagxuloj de la filino de Cion; Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakajxo; Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.

Lamentations 4:1

1 Kiele senbriligxis la oro, sxangxigxis la bonega metalo! La sxtonoj de la sanktejo kusxas disjxetitaj en la komenco de cxiuj stratoj!

Lamentations 5:16

16 Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!

Ezekiel 26:16

16 Kaj malsupreniros de siaj tronoj cxiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidigxos sur la tero, tremos cxiuminute, kaj eksentos teruron pro vi.

Zephaniah 2:15

15 Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster dangxero, kaj kiu parolis en sia koro:Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel gxi estas ruinigita, farigxis ripozejo por bestoj! CXiu preteriranto fajfos pri gxi kaj svingos la manon.

Zechariah 8:4-5

4 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de Jerusalem, cxiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la agxo. 5 Kaj la stratoj de la urbo plenigxos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur gxiaj stratoj.

Revelation 18:7

7 Kiom sxi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al sxi da turmento kaj funebro; cxar sxi diras en sia koro:Mi sidas regxino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.

Revelation 18:16-17

16 kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj! 17 cxar en unu horo pereis tiom da ricxeco. Kaj cxiu sxipestro, kaj cxiu ien sxipe veturanta, kaj maristoj, kaj cxiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.