Judges 19:1 Cross References - Esperanto

1 En tiu tempo, kiam ne ekzistis regxo cxe Izrael, logxis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Lehxem de Jehuda.

Genesis 22:24

24 Kaj lia kromvirino, nome Reuma, ankaux naskis: Tebahxon kaj Gahxamon kaj Tahxasxon kaj Maahxan.

Genesis 25:6

6 Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraux dum sia vivo, orienten, en landon orientan.

Genesis 35:19

19 Kaj Rahxel mortis, kaj oni enterigis sxin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Lehxem.

Joshua 24:30

30 Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-Serahx, kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx.

Joshua 24:33

33 Kaj Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pinehxas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.

Judges 17:1

1 Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Mihxa.

Judges 17:6

6 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion, kio placxis al li.

Judges 17:8

8 Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Lehxem de Jehuda, por eklogxi tie, kie li trovos oportune. Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa.

Judges 18:1

1 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan sercxis por si posedajxon, por eklogxi, cxar gxis tiu tempo ili ne ricevis posedajxon inter la triboj de Izrael.

Judges 21:25

25 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion, kio placxis al li.

2 Samuel 3:7

7 Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Isx- Bosxet diris al Abner:Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro?

2 Samuel 5:13

13 Kaj David prenis ankoraux kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el HXebron. Kaj naskigxis al David ankoraux filoj kaj filinoj.

2 Samuel 16:22

22 Tiam oni starigis por Absxalom tendon sur la tegmento, kaj Absxalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj.

2 Samuel 19:5

5 Tiam Joab venis al la regxo en la domon, kaj diris:Vi malhonoris hodiaux la vizagxon de cxiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaux vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj;

2 Samuel 20:3

3 Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la regxo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis sxlositaj gxis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.

1 Kings 11:3

3 Kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.

2 Chronicles 11:21

21 Rehxabeam amis Maahxan, filinon de Absxalom, pli ol cxiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; cxar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn.

Esther 2:14

14 Vespere sxi eniris, kaj matene sxi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de SXaasxgaz, regxa euxnuko, gardisto de la kromvirinoj; sxi jam ne plu iris al la regxo, krom en la okazo, se la regxo sxin deziris kaj se sxi estis vokita lauxnome.

Song of Songs 6:8-9

8 Da regxinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj, Kaj la junulinoj estas sennombraj. 9 Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino; SXi estas la sola cxe sia patrino, La elektita de sia naskintino; La filinoj vidis sxin, kaj nomas sxin felicxulino; La regxinoj kaj la kromvirinoj lauxdas sxin, dirante:

Daniel 5:3

3 Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.

Malachi 2:15

15 Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco.

Matthew 2:6

6 Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; CXar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.