Judges Cross References - Esperanto

1 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la Kanaanidojn, por militi kontraux ili? 2 Kaj la Eternulo diris:Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn. 3 Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraux la Kanaanidoj; kaj mi ankaux iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li. 4 Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn. 5 Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraux li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn. 6 Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj. 7 Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek regxoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestajxojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie. 8 Kaj la Jehudaidoj militis kontraux Jerusalem kaj prenis gxin kaj venkobatis gxin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis. 9 Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraux la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltajxo. 10 Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj logxis en HXebron (la nomo de HXebron antauxe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis SXesxajon kaj Ahximanon kaj Talmajon. 11 Kaj de tie li iris al la logxantoj de Debir (la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer). 12 Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon. 13 Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon. 14 Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno; kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi? 15 Kaj sxi diris al li:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj Kaleb donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn. 16 Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj eklogxis kune kun la popolo. 17 Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Cefat, kaj detruis gxin, kaj donis al la urbo la nomon HXorma. 18 Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun gxiaj limoj kaj Asxkelon kun gxiaj limoj kaj Ekron kun gxiaj limoj. 19 Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la logxantojn de la valo, cxar ili havis ferajn cxarojn. 20 Kaj oni donis al Kaleb HXebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak. 21 Sed la Jebusidojn, kiuj logxis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj logxis kun la Benjamenidoj en Jerusalem gxis la nuna tago. 22 Kaj iris ankaux la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili. 23 Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antauxe estis Luz). 24 Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favorajxon. 25 Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis. 26 Kaj la viro iris en la landon de la HXetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al gxi la nomon Luz; tia estas gxia nomo gxis la nuna tago. 27 Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-SXean kun gxiaj urbetoj kaj Taanahx kun gxiaj urbetoj, kaj la logxantojn de Dor kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Jibleam kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Megido kaj de gxiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue logxis en tiu lando. 28 Kiam Izrael fortigxis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin. 29 Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj logxis inter li en Gezer. 30 Zebulun ne forpelis la logxantojn de Kitron, nek la logxantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj logxis inter li, kaj farigxis tributuloj. 31 Asxer ne forpelis la logxantojn de Ako, nek la logxantojn de Cidon, nek de Ahxlab, nek de Ahxzib, nek de HXelba, nek de Afek, nek de Rehxob. 32 Kaj la Asxeridoj logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; cxar ili ne forpelis ilin. 33 Naftali ne forpelis la logxantojn de Bet-SXemesx, nek la logxantojn de Bet-Anat; kaj li logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; kaj la logxantoj de Bet-SXemesx kaj de Bet-Anat farigxis liaj tributuloj. 34 Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon. 35 Kaj la Amoridoj plue logxis sur la monto HXeres, en Ajalon kaj en SXaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili farigxis tributuloj. 36 Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie levigxas Akrabim, de Sela pli alten.

Exodus 28:30

30 Kaj metu sur la jugxan surbrustajxon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaux la Eternulon; kaj Aaron cxiam portu la jugxon de la filoj de Izrael sur sia koro antaux la Eternulo.

Numbers 27:21

21 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.

Joshua 24:29-30

29 Post tiu okazintajxo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, havante la agxon de cent dek jaroj. 30 Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-Serahx, kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx.

Judges 1:27

27 Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-SXean kun gxiaj urbetoj kaj Taanahx kun gxiaj urbetoj, kaj la logxantojn de Dor kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Jibleam kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Megido kaj de gxiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue logxis en tiu lando.

Judges 3:1-6

1 Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por elprovi per ili Izraelon, cxiujn, kiuj ne sciis pri cxiuj militoj kontraux Kanaan; 2 por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi militon al tiuj, kiuj antauxe ne konis gxin: 3 kvin princoj de Filisxtoj, kaj cxiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj HXividoj, kiuj logxis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-HXermon gxis la eniro de HXamat. 4 Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciigxi, cxu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo. 5 Kaj la Izraelidoj logxis meze de la Kanaanidoj, HXetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj HXividoj kaj Jebusidoj. 6 Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.

Judges 20:18

18 Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antauxe.

Judges 20:28

28 kaj Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj ili diris:CXu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn manojn.

1 Samuel 22:9-10

9 Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris:Mi vidis, ke la filo de Jisxaj venis en Nobon al Ahximelehx, filo de Ahxitub. 10 Kaj cxi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li mangxajxon, kaj ankaux la glavon de la Filisxto Goljat li donis al li.

1 Samuel 23:9-10

9 Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraux li, li diris al la pastro Ebjatar:Donu la efodon. 10 Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo auxdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.

Genesis 49:8-10

8 Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro. 9 Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? 10 Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.

Numbers 2:3

3 En la antauxa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Nahxsxon, filo de Aminadab;

Numbers 7:12

12 En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Nahxsxon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda.

Psalms 78:68-70

68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis; 69 Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis gxin por cxiam. 70 Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de sxafoj.

Hebrews 7:14

14 CXar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon.

Revelation 5:5

5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.

Revelation 19:11-16

11 Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas. 12 Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem. 13 Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas:La Vorto de Dio. 14 Kaj la armeoj en la cxielo sekvis lin sur blankaj cxevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura. 15 Kaj el lia busxo eliras akra glavo, por ke li per gxi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca. 16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.

Genesis 29:33

33 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon.

Joshua 19:1

1 Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. Kaj ilia posedajxo estis meze de la posedajxo de la Jehudaidoj.

Judges 1:17

17 Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Cefat, kaj detruis gxin, kaj donis al la urbo la nomon HXorma.

2 Samuel 10:11

11 Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin.

Exodus 23:28-29

28 Kaj Mi sendos krabrojn antaux vi, kaj ili forpelos la HXividojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn de antaux vi. 29 Mi ne forpelos ilin de antaux vi en unu jaro, por ke la tero ne farigxu senhoma kaj por ke ne multigxu kontraux vi la bestoj de la kampo.

Deuteronomy 7:2

2 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin.

Deuteronomy 9:3

3 Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaux vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaux vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.

Joshua 10:8-10

8 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin; cxar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaux vi. 9 Kaj Josuo venis al ili neatendite; la tutan nokton li iris el Gilgal. 10 Kaj la Eternulo konfuzegis ilin antaux Izrael, kaj cxi tiu batis ilin per granda venkobato en Gibeon, kaj persekutis ilin laux la vojo, kiu suprenkondukas al Bet-HXoron, kaj batis ilin gxis Azeka kaj gxis Makeda.

Joshua 11:6-8

6 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin, cxar morgaux en cxi tiu tempo Mi transdonos ilin cxiujn mortigotajn al Izrael; iliajn cxevalojn vi lamigos, kaj iliajn cxarojn vi forbruligos per fajro. 7 Kaj eliris kontraux ilin Josuo kune kun cxiuj militistoj subite al la akvo Merom, kaj jxetis sin sur ilin. 8 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin gxis Granda Cidon kaj gxis Misrefot- Maim, kaj gxis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.

1 Samuel 11:8

8 Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil.

1 Samuel 14:6

6 Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; cxar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aux per malmulto.

1 Samuel 14:10

10 sed se ili diros tiel:Venu al ni supren-tiam ni supreniros; cxar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno.

1 Samuel 17:46-47

46 Hodiaux la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaux la kadavrojn de la Filisxtaj tacxmentoj al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion. 47 Kaj ekscios cxi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, cxar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.

1 Kings 22:6

6 Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, cxirkauxe kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu mi iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, la Sinjoro gxin transdonos en la manon de la regxo.

1 Kings 22:15

15 Kaj kiam li venis al la regxo, la regxo diris al li:Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu respondis al li:Iru kaj sukcesu, kaj la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.

Exodus 21:23-25

23 Sed se farigxos malfelicxo, tiam donu animon pro animo, 24 okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo, 25 bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo.

Leviticus 24:19-21

19 Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris: 20 rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li. 21 Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro gxi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita.

1 Samuel 15:33

33 Kaj Samuel diris:Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino farigxos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaux la Eternulo en Gilgal.

Isaiah 33:1

1 Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi cxesos perfidi, vi mem estos perfidita.

Matthew 7:1-2

1 Ne jugxu, por ke vi ne estu jugxataj. 2 CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.

Luke 6:37-38

37 Kaj ne jugxu, kaj vi ne estos jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj; 38 donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

Romans 2:15

15 kiuj elmontras la faradon de la legxo skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj inter si akuzas aux defendas ilin.)

James 2:13

13 CXar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos senkompata; la kompato sin altigas super la jugxo.

Revelation 13:10

10 Se iu malliberigas, en malliberecon li iras; se iu per la glavo mortigos, li devas per la glavo esti mortigita. CXi tie estas la pacienco kaj la fido de la sanktuloj.

Revelation 16:6

6 cxar ili elversxis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas.

Joshua 15:63

63 Sed la Jebusidojn, logxantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.

Judges 1:21

21 Sed la Jebusidojn, kiuj logxis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj logxis kun la Benjamenidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.

Joshua 10:36

36 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al HXebron, kaj militis kontraux gxi.

Joshua 11:21

21 Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en HXebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.

Joshua 15:13-20

13 Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laux la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas HXebron). 14 Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak:SXesxaj kaj Ahximan kaj Talmaj, la naskitojn de Anak. 15 Kaj de tie li iris al la logxantoj de Debir; la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer. 16 Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon. 17 Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon. 18 Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno, kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi? 19 Kaj sxi diris:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj li donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn. 20 Jen estas la posedajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj.

Numbers 13:22

22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis gxis HXebron, kie logxis Ahximan, SXesxaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (HXebron estis konstruita sep jarojn antaux ol Coan de Egiptujo.)

Numbers 13:33

33 kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaux en iliaj okuloj.

Joshua 14:15

15 Kaj la nomo de HXebron antauxe estis urbo de Arba, granda homo inter la Anakidoj. Kaj la tero trankviligxis de milito.

Joshua 15:13-19

13 Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laux la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas HXebron). 14 Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak:SXesxaj kaj Ahximan kaj Talmaj, la naskitojn de Anak. 15 Kaj de tie li iris al la logxantoj de Debir; la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer. 16 Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon. 17 Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon. 18 Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno, kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi? 19 Kaj sxi diris:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj li donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

Judges 1:20

20 Kaj oni donis al Kaleb HXebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.

Psalms 33:16-17

16 La regxon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto. 17 Vana estas la cxevalo por helpo, Kaj per sia granda forto gxi ne savos.

Ecclesiastes 9:11

11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas.

Jeremiah 9:23

23 Tiele diras la Eternulo:Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco;

Joshua 10:38-39

38 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj militis kontraux gxi. 39 Kaj li prenis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al HXebron, tiel li faris al Debir kaj al gxia regxo, kaj kiel li faris al Libna kaj al gxia regxo.

Joshua 15:15

15 Kaj de tie li iris al la logxantoj de Debir; la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer. 16 Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon. 17 Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon.

1 Samuel 17:25

25 Kaj la Izraelidoj diris:CXu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la regxo ricxigos per granda ricxeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael.

1 Samuel 18:23

23 Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris:CXu vi opinias, ke estas afero facila boparencigxi kun la regxo? mi estas ja homo malricxa kaj ne eminenta.

Judges 3:9

9 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin:Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.

Genesis 33:11

11 Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; cxar Dio favore donis al mi kaj mi havas cxion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.

1 Samuel 25:18

18 Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn sxafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis cxion sur azenojn.

1 Samuel 25:27

27 Kaj jen cxi tiu benajxo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; gxi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron.

2 Corinthians 9:5

5 Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antauxe iru al vi, kaj antauxe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.

Hebrews 6:7

7 CXar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin ofte venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio;

1 Peter 3:9

9 ne repagantaj malbonon kontraux malbono, nek insulton kontraux insulto, sed kontrauxe benadantaj; cxar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.

Exodus 3:1

1 Moseo pasxtis la sxafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la sxafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto HXoreb.

Exodus 4:18

18 Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li:Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, cxu ili vivas ankoraux. Kaj Jitro diris al Moseo:Iru en paco.

Exodus 18:1

1 Jitro, la Midjana pastro, la bopatro de Moseo, auxdis cxion, kion la Eternulo faris al Moseo kaj al Sia popolo Izrael, ke la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo.

Exodus 18:7

7 Tiam Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris en la tendon.

Exodus 18:12

12 Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj bucxoferojn; kaj Aaron kaj cxiuj cxefoj de Izrael venis, por mangxi panon kun la bopatro de Moseo antaux Dio.

Exodus 18:14-17

14 Kaj la bopatro de Moseo vidis cxion, kion li faras por la popolo, kaj diris:Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaux vi de mateno gxis vespero? 15 Tiam Moseo diris al sia bopatro:La popolo venas al mi, por demandi Dion. 16 Kiam farigxas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi jugxas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la legxojn de Dio kaj Liajn instruojn. 17 Sed la bopatro de Moseo diris al li:Ne bona estas la afero, kiun vi faras.

Exodus 18:27

27 Kaj Moseo lasis sian bopatron foriri, kaj tiu iris en sian landon.

Numbers 10:29-32

29 Kaj Moseo diris al HXobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo:Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris:GXin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, cxar la Eternulo promesis bonon al Izrael. 30 Sed tiu diris al li:Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros. 31 Kaj li diris:Ho, ne forlasu nin; cxar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj; 32 se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.

Numbers 21:1

1 Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la Sudo, auxdis, ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis kontraux Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn.

Numbers 24:21-22

21 Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Fortika estas via logxejo, Kaj arangxita sur roko estas via nesto; 22 Sed ruinigita estos Kain, Baldaux Asxur vin kaptos.

Deuteronomy 34:3

3 kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jerihxo, la urbo de Palmoj, gxis Coar.

Joshua 12:14

14 la regxo de HXorma, unu; la regxo de Arad, unu;

Judges 3:13

13 Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.

Judges 4:11

11 HXeber, la Kenido, apartigxis de la Kenidoj, de la idoj de HXobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedesx.

Judges 4:17

17 Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido HXeber; cxar estis paco inter Jabin, regxo de HXacor, kaj la domo de la Kenido HXeber.

1 Samuel 15:6

6 Kaj Saul diris al la Kenidoj:Iru, deturnu vin kaj forigxu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune kun ili; vi faris ja favorkorajxon al cxiuj Izraelidoj, kiam ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj.

1 Chronicles 2:15

15 la sesa estis Ocem, la sepa estis David.

2 Chronicles 28:16

16 En tiu tempo la regxo Ahxaz sendis al la regxoj de Asirio, ke ili helpu al li.

Jeremiah 35:2

2 Iru en la domon de la Rehxabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la cxambroj, kaj trinkigu al ili vinon.

Numbers 14:45

45 Kaj malsupreniris la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto, kaj batis ilin kaj persekutis ilin gxis HXorma.

Numbers 21:3

3 Kaj la Eternulo elauxskultis la vocxon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon HXorma.

Joshua 19:4

4 kaj Eltolad kaj Betul kaj HXorma

Judges 1:3

3 Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraux la Kanaanidoj; kaj mi ankaux iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.

2 Chronicles 14:10

10 Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili arangxigxis al batalo en la valo Cefata, apud Maresxa.

Exodus 23:31

31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi.

Joshua 11:22

22 Ne restis Anakidoj en la lando de la Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Asxdod ili restis.

Joshua 13:3

3 komencante de SXihxor, kiu estas antaux Egiptujo, gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj:de Gaza, kaj de Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron;

Joshua 15:45-47

45 Ekron kaj gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj. 46 De Ekron gxis la maro cxio, kio estas cxirkaux Asxdod kaj gxiaj vilagxoj. 47 Asxdod, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj; Gaza, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj, gxis la torento Egipta; kaj la Granda Maro estas la limo.

Judges 3:3

3 kvin princoj de Filisxtoj, kaj cxiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj HXividoj, kiuj logxis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-HXermon gxis la eniro de HXamat.

Judges 16:1-2

1 SXimsxon iris en Gazan kaj vidis tie malcxastulinon kaj eniris al sxi. 2 Al la Gazaanoj oni diris:SXimsxon venis cxi tien; kaj ili cxirkauxis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto cxe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante:Antaux la matenigxo ni lin mortigos.

Judges 16:21

21 Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo.

1 Samuel 6:17

17 Kaj jen estas la oraj tuberoj, kiujn la Filisxtoj donis kiel prokulpan oferon al la Eternulo:unu pro Asxdod, unu pro Gaza, unu pro Asxkelon, unu pro Gat, unu pro Ekron.

Genesis 39:2

2 Kaj la Eternulo estis kun Jozef, kaj li estis sukcesulo; kaj li estis en la domo de sia sinjoro, la Egipto.

Genesis 39:21

21 Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo.

Exodus 14:7-31

7 Kaj li prenis sescent plej bonajn cxarojn kaj cxiujn cxarojn de Egiptujo kaj la cxefojn de la tuta militistaro. 8 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la regxo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta. 9 La Egiptoj postkuris ilin, kaj cxiuj cxevaloj kaj cxaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Hahxirot antaux Baal-Cefon. 10 Kiam Faraono alproksimigxis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo. 11 Kaj ili diris al Moseo:CXu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo? 12 Tion ni diris ja al vi en Egiptujo:Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; cxar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto. 13 Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos. 14 La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu. 15 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru. 16 Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu gxin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero. 17 Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj. 18 Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi glorigxos per Faraono, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj. 19 Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili; 20 kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto. 21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis. 22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 23 Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, cxiuj cxevaloj de Faraono, liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro. 24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj. 25 Kaj Li depusxis la radojn de iliaj cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili kontraux la Egiptoj. 26 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn cxarojn kaj iliajn rajdantojn. 27 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al gxi. Kaj la Eternulo jxetis la Egiptojn en la mezon de la maro. 28 Kaj la akvo revenis, kaj kovris la cxarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili ecx unu. 29 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 30 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. 31 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

Joshua 1:5

5 Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.

Joshua 1:9

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

Joshua 7:12

12 Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaux siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, cxar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitajxon el inter vi.

Joshua 11:1-9

1 Kiam tion auxdis Jabin, regxo de HXacor, li sendis al Jobab, regxo de Madon, kaj al la regxo de SXimron kaj al la regxo de Ahxsxaf, 2 kaj al la regxoj, kiuj logxis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltajxo, kaj en Nafot-Dor apud la maro, 3 al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj HXetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la HXividoj sub HXermon en la lando Micpa. 4 Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da cxevaloj kaj cxaroj. 5 Kaj kunigxis cxiuj tiuj regxoj, kaj venis kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraux Izrael. 6 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin, cxar morgaux en cxi tiu tempo Mi transdonos ilin cxiujn mortigotajn al Izrael; iliajn cxevalojn vi lamigos, kaj iliajn cxarojn vi forbruligos per fajro. 7 Kaj eliris kontraux ilin Josuo kune kun cxiuj militistoj subite al la akvo Merom, kaj jxetis sin sur ilin. 8 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin gxis Granda Cidon kaj gxis Misrefot- Maim, kaj gxis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton. 9 Kaj Josuo agis kun ili tiel, kiel diris al li la Eternulo:iliajn cxevalojn li lamigis, kaj iliajn cxarojn li forbruligis per fajro.

Joshua 14:12

12 Donu do al mi nun cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.

Joshua 17:16-18

16 Kaj la filoj de Jozef diris:Ne suficxos por ni la monto; kaj ferajn cxarojn havas cxiuj Kanaanidoj, kiuj logxas en la valo, tiuj, kiuj logxas en Bet-SXean kaj en gxiaj urbetoj, kaj ankaux tiuj, kiuj logxas en la valo Jizreel. 17 Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene:Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotajxon, 18 sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku gxin, kaj gxi estos via gxis sia fino; cxar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraux ke ili havas ferajn cxarojn, kaj malgraux ke ili estas fortaj.

Judges 1:2

2 Kaj la Eternulo diris:Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn.

Judges 1:27-32

27 Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-SXean kun gxiaj urbetoj kaj Taanahx kun gxiaj urbetoj, kaj la logxantojn de Dor kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Jibleam kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Megido kaj de gxiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue logxis en tiu lando. 28 Kiam Izrael fortigxis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin. 29 Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj logxis inter li en Gezer. 30 Zebulun ne forpelis la logxantojn de Kitron, nek la logxantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj logxis inter li, kaj farigxis tributuloj. 31 Asxer ne forpelis la logxantojn de Ako, nek la logxantojn de Cidon, nek de Ahxlab, nek de Ahxzib, nek de HXelba, nek de Afek, nek de Rehxob. 32 Kaj la Asxeridoj logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; cxar ili ne forpelis ilin.

Judges 6:12-13

12 Kaj aperis al li la angxelo de la Eternulo, kaj diris al li:La Eternulo estas kun vi, brava heroo! 13 Kaj Gideon diris al li:Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin cxio cxi tio? kaj kie estas cxiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante:La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.

2 Samuel 5:10

10 Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.

2 Kings 18:7

7 Kaj la Eternulo estis kun li; cxie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la regxo de Asirio kaj cxesis servi al li.

Psalms 46:7

7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Psalms 46:9

9 Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.

Psalms 46:11

11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Psalms 60:12

12 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

Isaiah 7:14

14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon Emanuel.

Isaiah 8:10

10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Isaiah 41:14-15

14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael. 15 Jen Mi faros vin drasxilo akra, nova, dentohava; vi drasxos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumajxo.

Matthew 1:23

23 Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

Matthew 14:30-31

30 Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakvigxi, li ekkriis, dirante:Sinjoro, savu min. 31 Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li:Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?

Matthew 17:19-20

19 Tiam la discxiploj, veninte al Jesuo aparte, diris:Pro kio ni ne povis elpeli gxin? 20 Kaj li respondis al ili:Pro la malgrandeco de via fido; cxar vere mi diras al vi:Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al cxi tiu monto:Translokigxu tien de cxi tie, kaj gxi translokigxos; kaj nenio estos neebla por vi.

Romans 8:31

31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni?

Philippians 4:13

13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

Numbers 14:24

24 Sed Mian sklavon Kaleb, cxar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos gxin.

Deuteronomy 1:36

36 nur Kaleb, filo de Jefune, vidos gxin; kaj pro tio, ke li sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la landon, kiun li trairis.

Joshua 14:9-14

9 Kaj Moseo jxuris en tiu tago, dirante:La tero, sur kiu pasxis via piedo, estos posedajxo por vi kaj por viaj filoj eterne, cxar vi obeis la Eternulon, mian Dion. 10 Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin jaroj. 11 Ankoraux hodiaux mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri. 12 Donu do al mi nun cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo. 13 Tiam Josuo benis lin, kaj donis HXebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedajxon. 14 Tial HXebron farigxis posedajxo de Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, gxis la nuna tago; pro tio, ke li obeis la Eternulon, Dion de Izrael.

Joshua 15:13-14

13 Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laux la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas HXebron). 14 Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak:SXesxaj kaj Ahximan kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.

Joshua 21:11-12

11 al ili oni donis la urbon de Arba, patro de Anak (tio estas, la urbon HXebron), sur la monto de Jehuda, kaj gxiajn suburbajxojn cxirkaux gxi. 12 Kaj la kampon de la urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel proprajxon.

Judges 1:10

10 Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj logxis en HXebron (la nomo de HXebron antauxe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis SXesxajon kaj Ahximanon kaj Talmajon.

Joshua 18:11-28

11 Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la Jehudaidoj kaj la Jozefidoj. 12 Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo levigxas al la norda flanko de Jerihxo, kaj levigxas sur la monton okcidente, kaj finigxas en la dezerto Bet-Aven. 13 Kaj de tie la limo iras al Luz, al la suda flanko de Luz (tio estas Bet-El); kaj la limo plue iras al Atrot-Adar, sur la monton, kiu estas sude de la malsupra Bet-HXoron. 14 Kaj la limo turnigxas kaj deklinigxas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-HXoron; kaj gxi finigxas cxe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta. 15 Kaj la suda flanko komencigxas de la fino de Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finigxas cxe la fonto de la akvo Neftoahx. 16 Kaj la limo mallevigxas al la fino de la monto, kiu estas antaux la valo de la filo de Hinom, kiu trovigxas en la valo Refaim norde; kaj gxi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj mallevigxas al En-Rogel. 17 Kaj gxi turnigxas de norde, kaj eliras al En-SXemesx, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraux la altajxo Adumim; kaj gxi mallevigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben. 18 Kaj gxi iras preter la stepo norden, kaj mallevigxas sur la stepon. 19 Kaj la limo iras preter Bet-HXogla norden; kaj la limo finigxas cxe la golfo de la Sala Maro norde, cxe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda. 20 Kaj Jordan limas sur la flanko orienta. Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj laux gxiaj limoj cxirkauxe, laux iliaj familioj. 21 Kaj la urboj de la tribo de la Benjamenidoj laux iliaj familioj estis:Jerihxo kaj Bet-HXogla kaj Emek-Kecic 22 kaj Bet-Araba kaj Cemaraim kaj Bet-El 23 kaj Avim kaj Para kaj Ofra 24 kaj Kefer-Amona kaj Ofni kaj Geba:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj. 25 Gibeon kaj Rama kaj Beerot 26 kaj Micpe kaj Kefira kaj Moca 27 kaj Rekem kaj Jirpeel kaj Tarala 28 kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj. Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj.

Judges 1:8

8 Kaj la Jehudaidoj militis kontraux Jerusalem kaj prenis gxin kaj venkobatis gxin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.

Judges 19:10-12

10 Sed la viro ne volis tranokti; li levigxis kaj iris. Kaj li venis al la cxirkauxajxo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da sxargxitaj azenoj, kaj ankaux lia kromedzino. 11 Kiam ili estis antaux Jebus, la tago jam forte klinigxis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro:Venu, ni eniru en cxi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en gxi. 12 Sed lia sinjoro diris al li:Ni ne eniros en urbon de aligentuloj, kiuj ne estas el la Izraelidoj; ni iros pluen, gxis Gibea.

2 Samuel 5:6-9

6 Kaj la regxo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraux la Jebusidojn, la logxantojn de tiu lando. Sed ili diris al David:Vi ne eniros cxi tien, cxar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis:David ne venos cxi tien. 7 Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David. 8 Kaj David diris en tiu tago:CXiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon. 9 Kaj David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj internen.

Genesis 49:24

24 Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Pasxtisto, la Roko de Izrael.

Numbers 1:10

10 de la filoj de Jozef:de Efraim, Elisxama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur;

Numbers 1:32

32 La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

Joshua 14:4

4 cxar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por logxado, kune kun iliaj antauxurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo.

Joshua 16:1-4

1 Kaj la loto por la Jozefidoj donis:de Jordan kontraux Jerihxo, cxe la akvo de Jerihxo, orienten, la dezerton, kiu etendigxas de Jerihxo gxis la monto Bet-El. 2 Kaj la limo iras de Bet-El gxis Luz, kaj transiras gxis la limo de la Arkanoj al Atarot; 3 kaj gxi mallevigxas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, gxis la limo de la malsupra Bet-HXoron kaj gxis Gezer; kaj gxi finigxas cxe la maro. 4 Tion ricevis kiel posedajxon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef.

Judges 1:19

19 Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la logxantojn de la valo, cxar ili havis ferajn cxarojn.

1 Chronicles 7:29

29 cxe la flanko de la Manaseidoj:Bet-SXean kun gxiaj filinurboj, Taanahx kun gxiaj filinurboj, Megido kun gxiaj filinurboj, Dor kun gxiaj filinurboj. En tiuj lokoj logxis la idoj de Jozef, filo de Izrael.

Revelation 7:8

8 El la tribo de Zebulun, dek du miloj; El la tribo de Jozef, dek du miloj; El la tribo de Benjamen estis sigelitaj dek du miloj.

Genesis 28:19

19 Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antauxe la nomo de la urbo estis Luz.

Genesis 35:6

6 Jakob venis al la urbo Luz, kiu estas en la lando Kanaana kaj havas ankaux la nomon Bet-El, li kaj cxiuj homoj, kiuj estis kun li.

Genesis 48:3

3 Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min.

Joshua 2:1

1 Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el SXitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte:Iru, pririgardu la landon kaj Jerihxon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malcxastistino, kies nomo estis Rahxab, kaj ili dormis tie.

Joshua 7:2

2 Kaj Josuo sendis virojn el Jerihxo al Aj, kiu estis apud Bet-Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene:Iru kaj esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis Ajon.

Judges 18:2

2 Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Esxtaol, por rigardi la landon kaj esplori gxin, kaj diris al ili:Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa kaj tranoktis tie.

Joshua 2:12-14

12 Kaj nun jxuru al mi per la Eternulo, ke cxar mi faris favorkorajxon al vi, tial ankaux vi faros favorkorajxon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco, 13 ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al cxiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraux morto. 14 Kaj la viroj diris al sxi:Nia animo mortu anstataux via, se vi ne rakontos pri cxi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkorajxon kaj fidelajxon.

1 Samuel 30:15

15 Tiam David diris al li:CXu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis:JXuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso.

Joshua 6:22-25

22 Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris:Iru en la domon de la malcxastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj cxiujn, kiuj estas cxe sxi, kiel vi jxuris al sxi. 23 Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Rahxabon kaj sxian patron kaj sxian patrinon kaj sxiajn fratojn, kaj cxiujn, kiuj estis cxe sxi, kaj sxian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael. 24 Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj cxion, kio estis en gxi; nur la argxenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo. 25 Kaj la malcxastistinon Rahxab, kaj la domon de sxia patro, kaj cxiujn, kiuj estis kun sxi, Josuo lasis vivaj, kaj sxi restis inter Izrael gxis nun; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jerihxon.

2 Kings 7:6

6 La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia:Certe la regxo de Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la HXetidoj kaj la regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin.

2 Chronicles 1:17

17 Ili liveradis el Egiptujo cxiun cxaron pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiun cxevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.

Exodus 23:32

32 Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.

Joshua 17:11-13

11 CXe Isahxar kaj Asxer apartenis al Manase Bet-SXean kaj gxiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de En-Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Taanahx kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Megido kaj de gxiaj urbetoj, kaj la triobla altajxo. 12 La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando. 13 Sed kiam la Izraelidoj plifortigxis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.

Joshua 21:25

25 Kaj de la duontribo de Manase:Taanahx kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn.

Judges 1:1

1 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la Kanaanidojn, por militi kontraux ili?

Judges 5:19

19 Venis regxoj, ili batalis; Tiam batalis regxoj de Kanaan En Taanahx, cxe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono.

1 Samuel 15:9

9 Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj sxafidojn, kaj cxion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed cxion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.

Psalms 106:34-35

34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo; 35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;

Jeremiah 48:10

10 Malbenita estu tiu, kiu plenumas malgxuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango.

Joshua 16:10

10 Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj gxis la nuna tago, servante kiel tributuloj.

1 Kings 9:16

16 (Faraono, regxo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis gxin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj logxis en la urbo, kaj li donis gxin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)

Joshua 19:15

15 Kaj Katat, kaj Nahalal kaj SXimron kaj Jidala kaj Bet-Lehxem:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj.

Joshua 19:24-30

24 Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj. 25 Kaj ilia limo estis:HXelkat kaj HXali kaj Beten kaj Ahxsxaf 26 kaj Alamelehx kaj Amad kaj Misxal. Kaj gxi kuntusxigxas al Karmel okcidente, kaj al SXihxor-Libnat. 27 Kaj gxi returnigxas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntusxigxas al Zebulun kaj al la valo Jiftahx-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul maldekstre. 28 Kaj Ebron kaj Rehxob kaj HXamon kaj Kana gxis Granda Cidon. 29 Kaj la limo returnigxas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returnigxas al HXosa, kaj finigxas cxe la maro, de HXebel gxis Ahxzib; 30 kaj Uma kaj Afek kaj Rehxob:dudek du urboj kaj iliaj vilagxoj.

Joshua 19:32-38

32 Por la Naftaliidoj eliris la sesa loto, por la Naftaliidoj, laux iliaj familioj. 33 Kaj ilia limo estis de HXelef, de la kverkaro cxe Caananim, Adami- Nekeb, kaj Jabneel, gxis Lakum; kaj gxi finigxas cxe Jordan. 34 Kaj la limo turnigxas okcidenten al Aznot-Tabor, kaj eliras de tie al HXukok, kaj kuntusxigxas al Zebulun sude, kaj al Asxer gxi kuntusxigxas okcidente, kaj al Jehuda cxe Jordan oriente. 35 Kaj fortikigitaj urboj:Cidim, Cer kaj HXamat, Rakat kaj Kineret 36 kaj Adama kaj Rama kaj HXacor 37 kaj Kedesx kaj Edrei kaj En-HXacor 38 kaj Jiron kaj Migdal-El, HXorem kaj Bet-Anat kaj Bet-SXemesx:dek naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

Judges 1:30

30 Zebulun ne forpelis la logxantojn de Kitron, nek la logxantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj logxis inter li, kaj farigxis tributuloj.

Judges 1:35

35 Kaj la Amoridoj plue logxis sur la monto HXeres, en Ajalon kaj en SXaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili farigxis tributuloj.

Psalms 18:24

24 Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux la pureco de miaj manoj antaux Liaj okuloj.

Joshua 19:47

47 Kaj tie finigxas la limo de la Danidoj. Kaj la Danidoj iris kaj militis kontraux Lesxem, kaj prenis gxin kaj batis gxin per glavo, kaj ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi, kaj donis al Lesxem la nomon Dan, laux la nomo de Dan, ilia patro.

Judges 18:1

1 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan sercxis por si posedajxon, por eklogxi, cxar gxis tiu tempo ili ne ricevis posedajxon inter la triboj de Izrael.

Joshua 10:12

12 Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaux la cxeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.

Joshua 19:42

42 kaj SXaalabin kaj Ajalon kaj Jitla

Judges 12:12

12 Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de Zebulun.

1 Kings 4:9

9 Ben-Deker, en Makac kaj SXaalbim kaj Bet-SXemesx kaj Elon-Bet-HXanan;

Numbers 34:4

4 kaj la suda limo turnigxos cxe vi al la altajxo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj gxiaj elstarajxoj iros suden gxis Kadesx-Barnea kaj atingos gxis HXacar-Adar kaj pasos tra Acmon;

Joshua 15:2-3

2 Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktigxas suden. 3 Kaj gxi iras de sude al la altajxo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj levigxas de sude gxis Kadesx-Barnea kaj pasas tra HXecron kaj levigxas gxis Adar kaj turnigxas al Karka

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.