Joshua 22:4 Cross References - Esperanto

4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.

Numbers 32:18

18 Ni ne revenos al niaj domoj, gxis la Izraelidoj ekposedos cxiu sian posedajxon.

Numbers 32:33-42

33 Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, regxo de Basxan, la landon kun gxiaj urboj laux la limoj de la urboj de la lando cxirkauxe. 34 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron 35 kaj Atrot-SXofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan 36 kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj. 37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon, 38 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis. 39 Kaj la filoj de Mahxir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris gxin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie. 40 Kaj Moseo donis Gileadon al Mahxir, filo de Manase, kaj tiu eklogxis tie. 41 Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilagxojn, kaj li donis al ili la nomon Vilagxoj de Jair. 42 Kaj Nobahx iris kaj militakiris Kenaton kaj gxiajn vilagxojn, kaj donis al gxi la nomon Nobahx, laux sia nomo.

Deuteronomy 3:1-17

1 Kaj ni turnis nin kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Kaj eliris kontraux nin Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei. 2 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne timu lin; cxar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon. 3 Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaux Ogon, la regxon de Basxan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis cxe li. 4 Kaj ni militakiris tiam cxiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili:sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Basxana. 5 CXiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj. 6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Sihxon, la regxo de HXesxbon, ni ekstermis en cxiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn; 7 sed cxiujn brutojn kaj la rabajxon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakirajxon. 8 Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du regxoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon gxis la monto HXermon 9 (la Cidonanoj nomas HXermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas gxin Senir), 10 cxiujn urbojn sur la ebenajxo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Basxana. 11 (CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.) 12 Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo:de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun gxiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj; 13 kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Basxanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Basxanon oni nomas lando de Rafaidoj. 14 Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj li donis al Basxan laux sia nomo la nomon Vilagxoj de Jair, tiel estas gxis nun.) 15 Kaj al Mahxir mi donis Gileadon. 16 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead gxis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaux gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 17 kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret gxis la maro de la ebenajxo, la Sala Maro, cxe la bazo de Pisga en la oriento.

Deuteronomy 3:20

20 gxis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaux ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros cxiu al sia posedajxo, kiun mi donis al vi.

Deuteronomy 12:9

9 cxar vi nun ankoraux ne venis al la ripozo kaj al la posedajxo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Deuteronomy 29:8

8 kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis gxin kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de la tribo de Manase.

Joshua 13:8

8 Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;

Joshua 13:15-14:5

15 Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laux iliaj familioj.

Joshua 21:43-44

43 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li jxuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi. 44 Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe, konforme al cxio, kion Li jxuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el cxiuj iliaj malamikoj rezistis antaux ili; cxiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.