Joshua 21:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj,

Exodus 6:14

14 Jen estas la cxefoj de iliaj familioj:la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:HXanohx kaj Palu, HXecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben.

Exodus 6:25

25 Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj sxi naskis al li Pinehxason. Tio estas la cxefoj de la Leviidoj laux iliaj familioj.

Numbers 34:17-29

17 Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon:Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun. 18 Kaj po unu estro el cxiu tribo prenu por la dividado de la lando. 19 Kaj jen estas la nomoj de la viroj:por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune; 20 kaj por la tribo de la Simeonidoj, SXemuel, filo de Amihud; 21 por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon; 22 kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli; 23 por la filoj de Jozef:por la tribo de la Manaseidoj, la estro HXaniel, filo de Efod, 24 kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de SXiftan; 25 kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnahx; 26 kaj por la tribo de la Isahxaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan; 27 kaj por la tribo de la Asxeridoj, la estro Ahxihud, filo de SXelomi; 28 kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud. 29 Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedajxojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.

Joshua 14:1

1 Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael.

Joshua 17:4

4 Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante:La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedajxon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedajxon inter la fratoj de ilia patro.

Joshua 19:51

51 Tio estas la posedajxoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laux loto, en SXilo, antaux la Eternulo, antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.