Joshua 19:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. Kaj ilia posedajxo estis meze de la posedajxo de la Jehudaidoj.

Genesis 49:5-7

5 Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj, 6 En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon. 7 Malbenita estu ilia kolero, cxar gxi estas forta, Kaj ilia furiozo, cxar gxi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disjxetos ilin en Izrael.

Joshua 18:6-11

6 Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi cxi tien; kaj mi faros lotadon cxi tie antaux la Eternulo, nia Dio. 7 La Levidoj ne havos parton inter vi, cxar la pastrado antaux la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo. 8 Kaj la viroj levigxis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante:Iru kaj trairu la landon kaj priskribu gxin kaj revenu al mi, kaj cxi tie mi faros al vi lotadon antaux la Eternulo en SXilo. 9 Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis gxin laux la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al SXilo. 10 Kaj Josuo faris al ili lotadon en SXilo antaux la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laux iliaj partoj. 11 Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la Jehudaidoj kaj la Jozefidoj.

Joshua 19:9

9 El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedajxo de la Simeonidoj; cxar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedajxon meze de ilia posedajxo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.