Joshua 14:12 Cross References - Esperanto

12 Donu do al mi nun cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.

Numbers 13:28

28 sed forta estas la popolo, kiu logxas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaux la idojn de Anak ni vidis tie.

Numbers 13:33

33 kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaux en iliaj okuloj.

Numbers 14:8-9

8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 9 Nur ne ribelu kontraux la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.

Numbers 21:34

34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ne timu lin, cxar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon.

Joshua 11:21-22

21 Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en HXebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin. 22 Ne restis Anakidoj en la lando de la Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Asxdod ili restis.

Joshua 15:14

14 Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak:SXesxaj kaj Ahximan kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.

Judges 1:20

20 Kaj oni donis al Kaleb HXebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.

1 Samuel 14:6

6 Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; cxar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aux per malmulto.

2 Chronicles 14:11

11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta.

Psalms 18:32-34

32 Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon; 33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj; 34 Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon.

Psalms 27:1-3

1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? 2 Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, Miaj kontrauxuloj kaj malamikoj, ili surpusxigxos kaj falos. 3 Se elpasxos kontraux min armeo, Mia koro ne ektimos; Se levigxos kontraux min milito, Ankaux tiam mi havos fidon.

Psalms 44:3

3 CXar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizagxo, CXar Vi ilin favoris.

Psalms 60:12

12 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

Psalms 118:10-12

10 CXiuj popoloj min cxirkauxis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 11 Ili cxirkauxis min de cxiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 12 Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Romans 8:31

31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni?

Philippians 4:13

13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

Hebrews 11:33

33 kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la busxojn de leonoj,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.