Joshua Cross References - Esperanto

1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene: 2 Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj. 3 CXiun lokon, sur kiun pasxos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo. 4 De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato, la tuta lando de la HXetidoj, gxis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj. 5 Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin. 6 Estu forta kaj kuragxa; cxar vi ekposedigos al cxi tiu popolo la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili. 7 Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros. 8 CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson. 9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros. 10 Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante: 11 Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante:Pretigu por vi mangxajxon, cxar post tri tagoj vi transiros cxi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon. 12 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene: 13 Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante:La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi cxi tiun teron; 14 viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaux viaj fratoj, cxiuj, kiuj tauxgas por la milito, kaj helpu ilin, 15 gxis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaux ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos gxin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo. 16 Kaj ili respondis al Josuo, dirante:CXion, kion vi ordonis, ni faros, kaj cxien, kien vi sendos nin, ni iros. 17 Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo. 18 CXiu, kiu malobeos vian diron kaj ne auxskultos viajn vortojn en cxio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuragxa.

Exodus 17:9-13

9 Tiam Moseo diris al Josuo:Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraux la Amalekidoj. Morgaux mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano. 10 Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj HXur supreniris sur la supron de la monteto. 11 Kaj cxiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek. 12 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj HXur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de la suno. 13 Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo.

Exodus 24:13

13 Kaj levigxis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio.

Numbers 11:28

28 Kaj respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de lia juneco, kaj diris:Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili.

Numbers 12:7

7 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato.

Numbers 13:8

8 el la tribo de Efraim, Hosxea, filo de Nun;

Numbers 13:16

16 Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hosxea, filo de Nun, la nomon Josuo.

Deuteronomy 1:38

38 Josuo, filo de Nun, kiu staras antaux vi, li venos tien; lin fortigu, cxar li donos gxin al Izrael kiel posedajxon.

Deuteronomy 31:3

3 La Eternulo, via Dio, mem iros antaux vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaux vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaux vi, kiel la Eternulo diris.

Deuteronomy 31:23

23 Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris:Estu forta kaj kuragxa, cxar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi jxuris al ili; kaj Mi estos kun vi.

Deuteronomy 33:1

1 Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaux sia morto.

Deuteronomy 34:5

5 Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laux la diro de la Eternulo.

Deuteronomy 34:9

9 Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de sagxeco, cxar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj auxskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Joshua 12:6

6 Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.

1 Kings 19:16

16 kaj Jehun, filon de Nimsxi, sanktoleu kiel regxon super Izrael; kaj Elisxan, filon de SXafat, el Abel-Mehxola, sanktoleu kiel profeton anstataux vi.

2 Kings 3:11

11 Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la regxo de Izrael, kaj diris:Estas cxi tie Elisxa, filo de SXafat, kiu versxadis akvon sur la manojn de Elija.

2 Kings 4:27-29

27 Kaj sxi aliris al la homo de Dio sur la monton kaj ekkaptis liajn piedojn. Gehxazi aliris, por forpusxi sxin; sed la homo de Dio diris:Lasu sxin, cxar sxia animo estas afliktita; kaj la Eternulo kasxis antaux mi kaj ne sciigis al mi. 28 Kaj sxi diris:CXu mi petis filon de mia sinjoro? cxu mi ne diris:Ne trompu min? 29 Kaj li diris al Gehxazi:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin; kaj se iu vin salutos, ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon sur la vizagxon de la knabo.

2 Kings 5:25-27

25 Kiam li venis kaj aperis antaux sia sinjoro, Elisxa diris al li:De kie vi venas, Gehxazi? CXi tiu respondis:Via servanto nenien iris. 26 Sed tiu diris al li:Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia cxaro renkonte al vi. CXu nun estas la tempo, por preni argxenton aux preni vestojn aux olivarbojn, vinbergxardenojn, sxafojn, bovojn, sklavojn, aux sklavinojn? 27 La lepro de Naaman aligxu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel negxo.

Matthew 20:26-27

26 Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; 27 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto;

Luke 16:10

10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo.

Acts 7:45

45 GXin ankaux niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedajxon de la nacioj, kiujn Dio forpusxis antaux niaj patroj, gxis la tagoj de David;

Acts 13:36-37

36 CXar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektigxis al siaj patroj kaj vidis forputron; 37 sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron.

Romans 1:1

1 Pauxlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio,

Titus 1:1

1 Pauxlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laux la fido de la elektitoj de Dio, kaj laux la scio de la vero, kiu estas laux pieco,

James 1:1

1 Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj:Saluton!

Revelation 1:18

18 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades.

Numbers 27:16-21

16 La Eternulo, Dio de la spiritoj de cxiu karno, starigu super la komunumo viron, 17 kiu eliradus antaux ili kaj kiu eniradus antaux ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtiston. 18 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin; 19 kaj starigu lin antaux Eleazar, la pastro, kaj antaux la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaux iliaj okuloj; 20 kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke auxskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj. 21 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.

Deuteronomy 3:28

28 Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuragxigu lin, cxar li transiros antaux cxi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.

Deuteronomy 31:7

7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.

Joshua 1:1

1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:

Joshua 1:11

11 Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante:Pretigu por vi mangxajxon, cxar post tri tagoj vi transiros cxi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

Isaiah 42:1

1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

Hebrews 3:5-6

5 Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestajxo pri tio, kio estis parolota; 6 sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuragxon kaj la gxojadon de nia espero firmaj gxis la fino.

Hebrews 7:23-24

23 Kaj ili ja farigxis pastroj multenombraj, cxar pro morto estas malpermesate al ili dauxri; 24 sed cxi tiu, pro sia eterna dauxrado, havas sian pastrecon nesxangxebla.

Deuteronomy 11:24

24 CXiu loko, sur kiu ekpasxos via piedo, farigxos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Euxfrato, gxis la ekstrema maro estos viaj limoj.

Joshua 14:9

9 Kaj Moseo jxuris en tiu tago, dirante:La tero, sur kiu pasxis via piedo, estos posedajxo por vi kaj por viaj filoj eterne, cxar vi obeis la Eternulon, mian Dion.

Titus 1:2

2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaux la tempoj eternaj,

Genesis 15:18-21

18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato: 19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn 20 kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn 21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.

Exodus 23:31

31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi.

Numbers 34:2-18

2 Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando farigxu via posedajxo, la lando Kanaana laux siaj limoj. 3 La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente; 4 kaj la suda limo turnigxos cxe vi al la altajxo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj gxiaj elstarajxoj iros suden gxis Kadesx-Barnea kaj atingos gxis HXacar-Adar kaj pasos tra Acmon; 5 kaj de Acmon la limo turnigxos al la Egipta torento, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la maro. 6 Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta. 7 Kaj tia estu por vi la limo norda:de la Granda Maro vi tiros gxin al vi gxis la monto Hor; 8 de la monto Hor tiru gxin gxis HXamat, kaj la elstarajxoj de la limo iros al Cedad; 9 kaj la limo iros gxis Zifron, kaj gxiaj elstarajxoj iros gxis HXacar- Enan; tio estu por vi la limo norda. 10 Kaj la limon orientan vi tiros al vi de HXacar-Enan gxis SXefam; 11 de SXefam la limo iros gxis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tusxos la bordon de la maro Kineret oriente; 12 kaj pluen la limo iros gxis Jordan, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la Sala Maro. Tia estos via lando laux gxiaj limoj cxirkauxe. 13 Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante:Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naux triboj kaj al duontribo; 14 cxar la tribo de la Rubenidoj laux iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laux iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton; 15 la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jerihxa Jordan, oriente, sur la flanko de sunlevigxo. 16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon:Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun. 18 Kaj po unu estro el cxiu tribo prenu por la dividado de la lando.

Deuteronomy 1:7

7 turnigxu kaj elmovigxu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al cxiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato.

Deuteronomy 3:25

25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.

1 Chronicles 5:9

9 Oriente li logxis gxis la komenco de la dezerto cxe la rivero Euxfrato; cxar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead.

1 Chronicles 18:3

3 Kaj David venkobatis Hadarezeron, regxon de Coba, en HXamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Euxfrato.

Exodus 3:12

12 Kaj Li diris:Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis:kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur cxi tiu monto.

Deuteronomy 7:24

24 Kaj Li transdonos iliajn regxojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la cxielo; neniu restos stare antaux vi, gxis vi ekstermos ilin.

Deuteronomy 20:4

4 cxar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraux viaj malamikoj kaj por helpi vin.

Deuteronomy 31:6-8

6 Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili; cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos ilin. 8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaux vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon.

Joshua 1:9

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

Joshua 1:17

17 Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.

Joshua 3:7

7 Kaj la Eternulo diris al Josuo:En cxi tiu tago Mi komencos altigi vin antaux la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.

Joshua 6:27

27 Kaj la Eternulo estis kun Josuo, kaj li estis fama sur la tuta tero.

Psalms 46:11

11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Isaiah 41:10-14

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano. 11 Jen hontigxos kaj malhonorigxos cxiuj, kiuj koleras kontraux vi; viaj kontrauxuloj farigxos neniajxo kaj pereos. 12 Vi sercxos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraux vi; la homoj, kiuj batalas kontraux vi, farigxos neniajxo kaj neekzistajxo. 13 CXar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos. 14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 43:2-5

2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos. 3 CXar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elacxeton, Etiopujon kaj Seban anstataux vi. 4 CXar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataux vi kaj gentojn anstataux via animo. 5 Ne timu, cxar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.

Matthew 28:20

20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

Acts 18:9-10

9 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Pauxlo:Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu; 10 cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en cxi tiu urbo.

Romans 8:31

31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni?

Romans 8:37

37 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

2 Timothy 4:17

17 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono.

Hebrews 13:5

5 Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem diris:Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

Genesis 26:3

3 Vivu kiel fremdulo en cxi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; cxar al vi kaj al via idaro Mi donos cxiujn cxi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la jxuron, kiun Mi jxuris al via patro Abraham.

Numbers 34:17-29

17 Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon:Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun. 18 Kaj po unu estro el cxiu tribo prenu por la dividado de la lando. 19 Kaj jen estas la nomoj de la viroj:por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune; 20 kaj por la tribo de la Simeonidoj, SXemuel, filo de Amihud; 21 por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon; 22 kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli; 23 por la filoj de Jozef:por la tribo de la Manaseidoj, la estro HXaniel, filo de Efod, 24 kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de SXiftan; 25 kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnahx; 26 kaj por la tribo de la Isahxaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan; 27 kaj por la tribo de la Asxeridoj, la estro Ahxihud, filo de SXelomi; 28 kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud. 29 Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedajxojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.

Deuteronomy 31:6-7

6 Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili; cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.

Joshua 1:7

7 Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros.

1 Samuel 4:9

9 Estu kuragxaj kaj viraj, ho Filisxtoj, por ke vi ne farigxu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu.

1 Kings 2:2

2 Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro.

1 Chronicles 22:13

13 Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu.

1 Chronicles 28:10

10 Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.

2 Chronicles 32:7-8

7 Estu kuragxaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaux la regxo de Asirio kaj antaux la tuta homamaso, kiu estas kun li, cxar kun ni estas pli, ol kun li: 8 kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de HXizkija, regxo de Judujo.

Psalms 27:14

14 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

Isaiah 35:3-4

3 Fortigu la senfortigxintajn manojn, kaj fortikigu la sxanceligxantajn genuojn. 4 Diru al tiuj, kiuj estas senkuragxigitaj en la koro:Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos vengxo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin.

Daniel 10:19

19 Kaj li diris:Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuragxa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuragxigxis, kaj diris:Parolu, ho mia sinjoro, cxar vi min refortigis.

Haggai 2:4

4 Sed estu kuragxa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuragxa, ho cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuragxa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot.

Zechariah 8:9

9 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Fortigu viajn manojn, vi, kiuj auxdas en cxi tiuj tagoj cxi tiujn vortojn el la busxo de la profetoj, en la tago, kiam estas farata fondo por la konstruado de la domo de la Eternulo Cebaot, la templo.

1 Corinthians 16:13

13 Viglu, staru firme en la fido, virigxu, fortigxu.

Ephesians 6:10

10 Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.

2 Timothy 2:1

1 Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo.

Numbers 27:23

23 kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.

Deuteronomy 5:32

32 Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankigxu dekstren, nek maldekstren.

Deuteronomy 12:32

32 CXion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi gxin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

Deuteronomy 28:14

14 kaj se vi ne deklinigxos de cxiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.

Deuteronomy 29:9

9 Observu do la vortojn de cxi tiu interligo kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en cxio, kion vi faros.

Joshua 1:8

8 CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.

Joshua 11:15

15 Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.

1 Kings 2:3

3 Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj vojoj, plenumante Liajn legxojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu sagxa en cxio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;

Proverbs 4:27

27 Ne sxanceligxu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.

Proverbs 8:20

20 Laux la vojo de vero mi iras, Laux la vojstreko de la justo;

Deuteronomy 5:29

29 Ho, se ilia koro restus cxe ili tia, ke ili timu Min kaj observu cxiujn Miajn ordonojn cxiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne!

Deuteronomy 5:32-6:3

32 Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankigxu dekstren, nek maldekstren.

Deuteronomy 6:6-9

6 Kaj cxi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, estu en via koro; 7 kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kusxigxas kaj kiam vi levigxas; 8 kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj; 9 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.

Deuteronomy 11:18-19

18 Metu do cxi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj. 19 Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kusxigxos kaj kiam vi levigxos;

Deuteronomy 17:18-19

18 Sed kiam li sidigxos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de cxi tiu instruo en libron laux tio, kio trovigxas cxe la pastroj Levidoj; 19 kaj gxi estu cxe li, kaj li legadu en gxi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante cxiujn vortojn de cxi tiu instruo kaj cxi tiujn legxojn, por plenumi ilin;

Deuteronomy 30:14

14 Sed tre proksime de vi estas la afero:en via busxo kaj en via koro, por plenumi gxin.

Deuteronomy 31:11

11 kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antauxlegu cxi tiun instruon antaux la tuta Izrael, antaux iliaj oreloj.

Psalms 1:1-3

1 Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj; 2 Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte. 3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.

Psalms 19:14

14 Akceptu favore la vortojn el mia busxo kaj la parolon de mia koro antaux Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

Psalms 37:30-31

30 La busxo de virtulo parolas sagxon, Kaj lia lango diras justecon. 31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj pasxoj ne sxanceligxas.

Psalms 40:10

10 Vian justecon mi ne kasxis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kasxis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaux la granda kunveno.

Psalms 119:11

11 En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaux Vi.

Psalms 119:15

15 Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn.

Psalms 119:42-43

42 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; CXar mi fidas Vian vorton. 43 Ne forprenu tute de mia busxo la vorton de vero, CXar mi esperas al Viaj jugxoj.

Psalms 119:97

97 MEM. Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri gxi.

Psalms 119:99

99 Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj, CXar Viaj legxoj estas mia tuta meditado.

Proverbs 2:1-5

1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos cxe vi miajn ordonojn, 2 Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado; 3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo: 4 Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron: 5 Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.

Proverbs 3:1

1 Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.

Isaiah 59:21

21 Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo:Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian busxon, ne forigxos de via busxo nek de la busxo de viaj infanoj nek de la busxo de via plua idaro, de nun gxis eterne, diras la Eternulo.

Matthew 7:21

21 Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.

Matthew 7:24

24 Tial cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al sagxa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;

Matthew 12:35

35 La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonajxojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonajxojn.

Luke 11:28

28 Sed li diris:Sed pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio kaj observas gxin.

John 13:17

17 Se cxi tion vi scias, vi estas felicxaj, se tion vi faras.

John 14:21

21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.

Ephesians 4:29

29 El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.

Colossians 3:16

16 La vorto de Kristo logxu en vi ricxe, en cxia sagxeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.

1 Timothy 4:14-16

14 Ne malsxatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro. 15 Estu diligenta pri tiuj aferoj; dedicxu vin al ili, por ke via progreso evidentigxu al cxiuj. 16 Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; cxar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin auxskultas.

James 1:22-25

22 Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur auxskultantoj, trompantaj vin mem. 23 CXar se iu estas auxskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizagxon en spegulo; 24 cxar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis. 25 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan legxon, la legxon de libereco, kaj tiel restas, ne estante auxskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.

Revelation 22:14

14 Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.

Genesis 28:15

15 Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin cxie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur cxi tiun teron; cxar Mi ne forlasos vin, gxis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.

Deuteronomy 20:1

1 Kiam vi iros milite kontraux vian malamikon kaj vi vidos cxevalojn kaj cxarojn kaj pli multe da homoj ol cxe vi, ne timu ilin; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

Deuteronomy 31:28

28 Kunvenigu al mi cxiujn plejagxulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaux iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraux ili la cxielon kaj la teron.

Joshua 1:6-7

6 Estu forta kaj kuragxa; cxar vi ekposedigos al cxi tiu popolo la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili. 7 Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros.

Judges 6:14

14 Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris:Iru kun cxi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin.

2 Samuel 13:28

28 Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuragxaj.

Psalms 27:1-2

1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? 2 Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, Miaj kontrauxuloj kaj malamikoj, ili surpusxigxos kaj falos.

Psalms 46:7

7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Isaiah 43:1

1 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia.

Isaiah 43:5

5 Ne timu, cxar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.

Jeremiah 1:7-8

7 Sed la Eternulo diris al mi:Ne diru, ke vi estas juna; sed cxien, kien Mi sendos vin, iru, kaj cxion, kion Mi ordonos al vi, parolu. 8 Ne timu ilin; cxar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo.

Acts 4:19

19 Sed Petro kaj Johano responde diris al ili:CXu estas juste antaux Dio auxskulti vin prefere ol Dion, vi jugxu;

Exodus 19:11

11 Kaj ili estu pretaj por la tria tago, cxar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaux la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj.

Deuteronomy 9:1

1 Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo,

Deuteronomy 11:31

31 CXar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi.

Joshua 3:2

2 Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro,

2 Kings 20:5

5 Reiru, kaj diru al HXizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.

Hosea 6:2

2 Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaux Li.

Numbers 32:20-22

20 Kaj Moseo diris al ili:Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaux la Eternulo en la militon, 21 kaj cxiu el vi armita transiros Jordanon antaux la Eternulo, gxis Li forpelos Siajn malamikojn antaux Si, 22 kaj la lando estos militakirita antaux la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaux la Eternulo kaj antaux Izrael, kaj cxi tiu lando estos via posedajxo antaux la Eternulo.

Numbers 32:20-28

20 Kaj Moseo diris al ili:Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaux la Eternulo en la militon, 21 kaj cxiu el vi armita transiros Jordanon antaux la Eternulo, gxis Li forpelos Siajn malamikojn antaux Si, 22 kaj la lando estos militakirita antaux la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaux la Eternulo kaj antaux Izrael, kaj cxi tiu lando estos via posedajxo antaux la Eternulo. 23 Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaux la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin. 24 Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj barajxojn por viaj sxafoj; kaj faru tion, kio eliris el via busxo. 25 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene:Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas. 26 Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj cxiuj niaj brutoj estos cxi tie, en la urboj de Gilead; 27 sed viaj servantoj, cxiuj armitaj militiste, iros antaux la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras. 28 Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj;

Deuteronomy 3:18-20

18 Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante:La Eternulo, via Dio, donis al vi cxi tiun landon, por ke vi posedu gxin; armitaj iru antaux viaj fratoj la Izraelidoj, cxiuj militkapablaj. 19 Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj-mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn-restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi; 20 gxis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaux ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros cxiu al sia posedajxo, kiun mi donis al vi.

Joshua 22:1-4

1 Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase; 2 kaj li diris al ili:Vi plenumis cxion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian vocxon en cxio, kion mi ordonis al vi. 3 Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo gxis nun, kaj vi plenumis la deciditajxon laux la ordono de la Eternulo, via Dio. 4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.

Exodus 13:18

18 Kaj Dio kondukis la popolon cxirkauxire, per la vojo tra la dezerto, al la Rugxa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta.

Deuteronomy 20:8

8 Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru:Kiu estas timema kaj senkuragxa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuragxigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas.

Revelation 17:4

4 Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindajxoj kaj la malpurajxoj de sxia malcxasteco,

Numbers 32:17-22

17 sed ni mem rapidos armitaj antaux la Izraelidoj, gxis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj logxos en la fortikigitaj urboj pro la logxantoj de la lando. 18 Ni ne revenos al niaj domoj, gxis la Izraelidoj ekposedos cxiu sian posedajxon. 19 Ni ne prenos kun ili posedajxon transe de Jordan kaj plue; cxar ni ricevos nian posedajxon sur cxi tiu orienta flanko de Jordan.

Joshua 22:4-9

4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan. 5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laux cxiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikigxi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo. 6 Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj. 7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin. 8 Kaj li diris al ili jene:Kun granda ricxajxo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun argxento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj. 9 Kaj turnigxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el SXilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedajxo, kiun ili ekposedis laux la ordono de la Eternulo per Moseo.

1 Corinthians 12:26

26 Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.

1 Corinthians 13:5

5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas malbonon,

Galatians 5:13

13 CXar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.

Galatians 6:2

2 Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo.

Philippians 1:21-26

21 CXar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. 22 Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti. 23 CXar ambauxflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona; 24 tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi. 25 Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi cxiuj, por via progreso kaj gxojo de fido; 26 por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova cxeestado kun vi.

Philippians 2:4

4 ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn de aliaj.

Numbers 32:25

25 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene:Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas.

Deuteronomy 5:27

27 Alproksimigxu vi, kaj auxskultu cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni auxskultos kaj ni plenumos.

Romans 13:1-5

1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2 Tiu do, kiu kontrauxstaras al auxtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos jugxon. 3 CXar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed al la malbona. CXu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li lauxdon; 4 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon. 5 Sekve estas necese submetigxi, ne nur pro la kolero, sed ankaux pro konscienco.

Titus 3:1

1 Memorigu ilin, ke ili submetigxu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por cxiu bona laboro,

1 Peter 2:13-15

13 Submetu vin al cxiu homa institucio pro la Sinjoro; cxu al la regxo, la superreganto; 14 cxu al regantoj, kiel liaj senditoj por vengxo al malbonaguloj kaj por lauxdo al bonaguloj. 15 CXar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsagxaj;

Joshua 1:5

5 Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.

1 Samuel 20:13

13 tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro placxos io malbona kontraux vi, tion mi ankaux malkasxos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro.

1 Kings 1:37

37 Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la regxo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la regxo David.

1 Chronicles 28:20

20 Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuragxa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; cxar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, gxis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.

Psalms 20:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

Psalms 20:4

4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.

Psalms 20:9

9 Ho Eternulo, savu; La Regxo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

Psalms 118:25-26

25 Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu! 26 Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

Matthew 21:9

9 Kaj la homamaso, kiu iris antaux li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante:Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!

1 Timothy 2:1-2

1 Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn, propetadojn, dankojn por cxiuj; 2 por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.

Deuteronomy 17:12

12 Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aux la jugxiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.

1 Samuel 11:12

12 Kaj la popolo diris al Samuel:Kiuj estas tiuj, kiuj diris:CXu Saul regxos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin mortigu.

Ezra 10:4

4 Levigxu, cxar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuragxa, kaj agu.

Psalms 2:1-6

1 Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon? 2 Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante: 3 Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn! 4 La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin. 5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante: 6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

Luke 19:27

27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi regxu super ili, konduku cxi tien, kaj mortigu ilin antaux mi.

Hebrews 10:28-29

28 Tiu, kiu malsxatis la legxon de Moseo, sen kompato mortas cxe du aux tri atestantoj; 29 kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?

Hebrews 12:25

25 Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.