Joel 1:10 Cross References - Esperanto

10 Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; cxar ekstermita estas la greno, elsekigxis la mosto, velkis la olivoj.

Leviticus 26:20

20 Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.

Isaiah 24:3-4

3 Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; cxar la Eternulo tion diris. 4 Funebras kaj velkas la lando, senfortigxas kaj velkas la mondo, senfortigxas la eminentuloj de la popolo de la lando.

Isaiah 24:11

11 Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia gxojo, malaperis la gajeco de la lando.

Jeremiah 12:4

4 Kiel longe Vi tenos la landon en malgxojo kaj la herbo sur cxiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de gxiaj logxantoj, kiuj diras:Li ne scias, kio estos al ni.

Jeremiah 12:11

11 Ili faris gxin dezerto, kaj gxia dezerteco plendas antaux Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio.

Jeremiah 14:2-6

2 Judujo funebras, gxiaj pordegoj malgxoje nigrigxis, klinite al la tero, kaj plora kriado levigxas el Jerusalem. 3 GXiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; cxi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsternigxas, kaj kovras sian kapon. 4 CXar la tero dezertigxis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsternigxis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon. 5 Ecx cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, cxar ne ekzistas verdajxo. 6 Sovagxaj azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel sxakaloj; senbriligxis iliaj okuloj, cxar ne ekzistas herbo.

Jeremiah 48:33

33 Forigxis gxojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun gxojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos.

Hosea 4:3

3 Pro tio ekploros la tero, kaj malfelicxo trafos cxiujn gxiajn logxantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo; ecx la fisxoj de la maro malaperos.

Hosea 9:2

2 Tial drasxejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en gxi.

Joel 1:5

5 Vekigxu, ho ebriuloj, kaj ploru, gxemu vi, cxiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via busxo.

Joel 1:12

12 Elsekigxis la vinberbrancxo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, cxiuj arboj de la kampo elsekigxis; malaperis gajeco cxe la homoj.

Joel 1:17-20

17 Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malplenigxis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, cxar la greno difektigxis. 18 Ho, kiel gxemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! cxar ili ne havas pasxtajxon; ankaux la sxafaroj turmentigxas. 19 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; cxar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis cxiujn arbojn de la kampo. 20 Ecx la bestoj de la kampo sopiras al Vi; cxar elsekigxis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

Haggai 1:11

11 Kaj Mi alvokis sekecon sur la teron, sur la montojn, sur la grenon, sur la moston, sur la oleon, kaj sur cxion, kion produktas la tero, ankaux sur la homon, sur la bruton, kaj sur cxiun laboron de la manoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.