Job 5:24 Cross References - Esperanto

24 Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian logxejon, kaj nenio mankos.

Deuteronomy 28:6

6 Benita vi estos cxe via venado, kaj benita vi estos cxe via elirado.

1 Samuel 30:3

3 Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke gxi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon.

Job 8:6

6 Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta logxejo.

Job 18:6

6 La lumo mallumigxos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingigxos.

Job 18:15

15 Nenio restos en lia tendo; Sur lian logxejon sxutigxos sulfuro.

Job 18:21

21 Tia estas la logxejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.

Job 21:7-9

7 Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon? 8 Ilia idaro estas bone arangxita antaux ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaux iliaj okuloj. 9 Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.

Psalms 25:13

13 Lia animo gxuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.

Psalms 91:10

10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.

Psalms 107:4

4 Ili vagis en la dezerto, laux vojo senviva, Urbon logxatan ili ne trovis;

Psalms 107:40

40 Li versxas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.

Psalms 121:7-8

7 La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon. 8 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

Isaiah 4:5-6

5 Kaj super cxiu loko de la monto Cion kaj super cxiuj gxiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super cxio honora estos sxirmo. 6 Kaj estos tendo, por ombri kontraux la varmegeco de la tago, kaj por rifugxigi kaj sxirmi kontraux malbona vetero kaj pluvo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.