Job 1:1 Cross References - Esperanto

1 Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.

Genesis 6:9

9 Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.

Genesis 10:23

23 Kaj la filoj de Aram: Uc kaj HXul kaj Geter kaj Masx.

Genesis 17:1

1 Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaux Mi kaj estu senpeka.

Genesis 22:12

12 Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; cxar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.

Genesis 22:20-21

20 Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaux Milka naskis infanojn al via frato Nahxor: 21 la unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de Aram;

Genesis 36:28

28 Jen estas la filoj de Disxan: Uc kaj Aran.

Exodus 18:21

21 Kaj vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.

2 Kings 20:3

3 Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.

1 Chronicles 1:17

17 La filoj de SXem:Elam, Asxur, Arpahxsxad, Lud, Aram, Uc, HXul, Geter, kaj Mesxehx.

1 Chronicles 1:42

42 La filoj de Ecer:Bilhan, Zaavan, kaj Jaakan. La filoj de Disxan:Uc kaj Aran.

2 Chronicles 31:20-21

20 Tion faris HXizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaux la Eternulo, lia Dio. 21 Kaj en cxiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.

Job 1:8

8 Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.

Job 2:3

3 Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li gxis nun ankoraux estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraux li, por pereigi lin senkulpe.

Job 23:11-12

11 Sur Lia irejo forte tenigxas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forklinigxis. 12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.

Job 28:28

28 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.

Job 31:1-40

1 Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon. 2 Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj? 3 CXu ne malfelicxon al malpiulo, Kaj forpusxon de malbonagantoj? 4 CXu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas cxiujn miajn pasxojn? 5 CXu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo? 6 Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkigxos pri mia senkulpeco. 7 Se mia pasxo forklinigxis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluigxis makulo: 8 Tiam mi semu kaj alia mangxu, Kaj mia idaro elradikigxu. 9 Se mia koro forlogigxis al virino, Kaj mi kasxe atendis cxe la pordo de mia amiko: 10 Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj klinigxu super sxi. 11 CXar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni jugxistoj. 12 Tio estas fajro, kiu ekstermas gxis la abismo, Kaj mian tutan akiritajxon gxi elradikigus. 13 CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino, Kiam ili havis jugxan aferon kun mi? 14 Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus? 15 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin. 16 CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino? 17 CXu mian panpecon mi mangxis sola? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo? 18 CXar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto. 19 Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro, 20 CXu tiam ne benis min liaj lumboj, CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj? 21 Se mi levis mian manon kontraux orfon, CXar mi vidis en la pordego helpon al mi, 22 En tia okazo mia sxultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompigxu de kano. 23 CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni. 24 CXu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido? 25 CXu mi gxojis, ke mia ricxeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris? 26 Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan, 27 CXu tiam sekrete forlogigxis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano? 28 Ankaux tio estus krimo jugxinda, CXar mi forneus per tio Dion en la alto. 29 CXu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Aux cxu mi estis ravita, se lin trafis malbono? 30 Mi ne permesis al mia gorgxo peki Per eldiro de malbeno kontraux lia animo. 31 CXu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satigxus de lia karno! 32 Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj. 33 CXu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kasxi en mia brusto miajn pekojn? 34 En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon. 35 Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron, 36 Mi portus gxin sur mia sxultro, Mi metus gxin sur min kiel kronon, 37 Mi raportus al li pri la nombro de miaj pasxoj; Mi alproksimigxus al li kiel al princo. 38 Se mia lando kriis kontraux mi, Kaj gxiaj sulkoj ploris, 39 Se gxiajn fruktojn mi mangxis senpage, Kaj mi afliktis la animon de gxiaj mastroj: 40 Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.

Proverbs 8:13

13 Timo antaux la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran busxon mi malamas.

Proverbs 16:6

6 Per bono kaj vero pardonigxas peko; Kaj per timo antaux la Eternulo oni evitas malbonon.

Jeremiah 25:20

20 kaj al cxiuj diversgentaj popoloj kaj al cxiuj regxoj de la lando Uc kaj al cxiuj regxoj de la lando Filisxta kaj al Asxkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restajxo de Asxdod;

Lamentations 4:21

21 GXoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu logxas en la lando Uc; Ankaux al vi venos la kaliko, vi ebriigxos kaj nudigxos.

Ezekiel 14:14

14 Kaj se meze de gxi trovigxus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 14:20

20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en gxi-kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.

Luke 1:6

6 Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo.

James 5:11

11 Jen ni nomas felicxaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi auxdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

1 Peter 3:11

11 Li deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Li sercxu pacon, kaj cxasu gxin.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.