Jeremiah 40:4 Cross References - Esperanto

4 Kaj nun jen hodiaux mi liberigis vin de la katenoj, kiuj estis sur viaj manoj; se placxas al vi iri kun mi en Babelon, iru, kaj mi zorgos pri vi; se ne placxas al vi iri kun mi en Babelon, ne faru tion; vidu, la tuta lando estas antaux vi; kien placxas al vi iri, tien iru.

Genesis 13:9

9 La tuta tero estas ja antaux vi; apartigxu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren.

Genesis 20:15

15 Kaj Abimelehx diris: Jen mia lando estas antaux vi; kie placxas al vi, tie logxigxu.

Jeremiah 39:11-12

11 Sed pri Jeremia Nebukadnecar, regxo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene: 12 Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.