Isaiah 8:13 Cross References - Esperanto

13 La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura.

Genesis 31:53

53 La Dio de Abraham kaj la Dio de Nahxor jugxu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob jxuris al li per la Timo de sia patro Isaak.

Leviticus 10:3

3 Kaj Moseo diris al Aaron:Jen pri cxi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris:Per Miaj proksimuloj Mi sanktigxos kaj antaux la tuta popolo Mi majestigxos. Kaj Aaron silentis.

Numbers 20:12-13

12 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos cxi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili. 13 Tio estas la Akvo de Malpaco, cxe kiu la Izraelidoj malpacis kontraux la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.

Numbers 27:14

14 cxar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru cxe la akvo Mian sanktecon antaux iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco cxe Kadesx en la dezerto Cin.

Psalms 76:7

7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero?

Isaiah 26:3-4

3 Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas. 4 Fidu la Eternulon por cxiam; cxar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.

Isaiah 29:23

23 CXar kiam li vidos meze de si siajn infanojn, la faron de Miaj manoj, ili honoros Mian nomon kaj honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael.

Malachi 2:5

5 Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.

Matthew 10:28

28 Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

Luke 12:5

5 Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi:Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas auxtoritaton enjxeti en Gehenan; jes, mi diras al vi:Tiun timu.

Romans 4:20

20 tamen pri la promeso de Dio li ne sxanceligxis en nekredemo, sed fortigxis per fido, donante la gloron al Dio,

Revelation 15:4

4 Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? cxar Vi sola estas sankta; cxar cxiuj nacioj venos kaj adorklinigxos al Vi; cxar Viaj justajxoj elmontrigxis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.