Isaiah 63:16 Cross References - Esperanto

16 Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.

Exodus 4:22

22 Kaj vi diru al Faraono:Tiel diris la Eternulo:Mia filo unuenaskita estas Izrael;

Deuteronomy 32:6

6 CXu al la Eternulo vi tiel repagas, Popolo malnobla kaj malprudenta? CXu ne Li estas via patro, kiu vin kreis? CXu ne Li vin estigis kaj arangxis?

1 Chronicles 29:10

10 Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.

Job 14:21

21 Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.

Ecclesiastes 9:5

5 CXar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, cxar la memoro pri ili estas forgesita.

Isaiah 41:14

14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 43:14

14 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren cxiujn forkurantojn, kaj la gxojadon de la HXaldeoj Mi aliformigis en ploradon.

Isaiah 44:6

6 Tiele diras la Eternulo, la Regxo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

Isaiah 54:5

5 CXar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.

Isaiah 63:12

12 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?

Isaiah 64:8

8 Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni cxiuj estas la produkto de Via mano.

Jeremiah 3:19

19 Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la cxarman landon, la plej belan heredajxon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.

Jeremiah 31:9

9 Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.

Malachi 1:6

6 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon?

Malachi 2:10

10 CXu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?

Matthew 6:9

9 Vi do pregxu jene:Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita.

1 Peter 1:18-21

18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj; 19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo; 20 kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi, 21 kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.