Isaiah 41:13 Cross References - Esperanto

13 CXar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos.

Deuteronomy 33:26-29

26 Ne ekzistas simila al Dio, ho Jesxurun, Kiu sidas en la cxielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj. 27 La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu. 28 Kaj Izrael logxas sendangxere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia cxielo gutigas roson. 29 Felicxa vi estas, ho Izrael! Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo, La sxildo de via helpo kaj la glavo de via gloro? Flatos vin viaj malamikoj, Kaj vi pasxados sur iliaj altajxoj.

Psalms 63:8

8 Mia animo algluigxis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.

Psalms 73:23

23 Sed mi cxiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.

Psalms 109:31

31 CXar Li staras cxe la dekstra flanko de malricxulo, Por savi lin de tiuj, kiuj jugxas lian animon.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Isaiah 42:6

6 Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj,

Isaiah 43:6

6 Mi diros al la nordo:Redonu! kaj al la sudo:Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero,

Isaiah 45:1

1 Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro:Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaux li popolojn, kaj la lumbojn de regxoj Mi senzonigos, por malfermi antaux li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu sxlositaj.

Isaiah 51:18

18 El cxiuj filoj, kiujn sxi naskis, neniu sxin gvidis; el cxiuj filoj, kiujn sxi edukis, neniu tenis sxin je la mano.

2 Timothy 4:17

17 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.