Genesis 7:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio.

Genesis 6:9

9 Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.

Genesis 7:7

7 Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.

Genesis 7:13

13 GXuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj SXem kaj HXam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;

Job 5:19-24

19 En ses malfelicxoj Li vin savos; En la sepa ne tusxos vin la malbono. 20 En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo. 21 Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos. 22 Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos; 23 CXar kun la sxtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi. 24 Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian logxejon, kaj nenio mankos.

Psalms 33:18-19

18 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron, 19 Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.

Psalms 91:1-10

1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. 2 Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas. 3 CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto. 4 Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso. 5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage, 6 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze. 7 CXe via flanko falos milo, Kaj dek miloj cxe via dekstra flanko; Sed vin gxi ne tusxos. 8 Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj. 9 CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon. 10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.

Proverbs 10:6-7

6 Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon. 7 La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.

Proverbs 10:9

9 Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendangxere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.

Proverbs 11:4-8

4 Ne helpos ricxo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto. 5 La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco. 6 La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos. 7 Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas. 8 Piulo estas savata kontraux mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.

Proverbs 14:26

26 En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo; Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj.

Proverbs 18:10

10 La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas sxirmata.

Isaiah 3:10-11

10 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj. 11 Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

Isaiah 26:20-21

20 Iru, mia popolo, eniru en viajn cxambrojn kaj sxlosu viajn pordojn post vi; kasxu vin por mallonga momento, gxis pasos la kolero. 21 CXar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la logxantoj de la tero; kaj la tero malkasxos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.

Ezekiel 9:4-6

4 Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo. 5 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis auxdi:Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu. 6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo.

Zephaniah 2:3

3 Sercxu la Eternulon, cxiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn legxojn; sercxu veron, sercxu humilecon, por ke vi povu esti kasxitaj en la tago de kolero de la Eternulo.

Matthew 24:37-39

37 Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. 38 CXar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaux la diluvo, oni mangxis kaj trinkis, edzigxis kaj edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, 39 kaj oni ne eksciis, gxis la diluvo venis kaj forprenis cxiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo.

Luke 17:26

26 Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo.

Acts 2:39

39 CXar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por cxiuj gxis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.

Philippians 2:15-16

15 por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriprocxindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo, 16 forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.

Hebrews 11:7

7 Per la fido Noa, avertite pri la ankoraux ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj farigxis heredanto de la justeco laux fido.

1 Peter 3:20

20 kiuj iam malobeis, kiam la longedauxra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsavigxis tra akvo;

2 Peter 2:5-9

5 kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj; 6 kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; 7 kaj savis justan Loton, cxagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj 8 (cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj): 9 la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn gxis la tago de jugxo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.