Genesis 46:8 Cross References - Esperanto

8 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben.

Genesis 29:1-30

1 Kaj Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la orientanoj. 2 Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da sxafoj kusxas apud gxi; cxar el tiu puto oni trinkigadis la gregojn; kaj granda sxtono estis sur la aperturo de la puto. 3 Kaj kiam tie kunvenis cxiuj gregoj, tiam oni deruladis la sxtonon de sur la aperturo kaj trinkigadis la sxafojn kaj denove remetadis la sxtonon sur gxian lokon, sur la aperturon de la puto. 4 Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, ke kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el HXaran. 5 Kaj li diris al ili: CXu vi konas Labanon, filon de Nahxor? Kaj ili diris: Ni konas. 6 Kaj li diris al ili: CXu li bone fartas? Kaj ili diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino Rahxel venas kun la sxafoj. 7 Kaj li diris: De la tago restas ja ankoraux multe, ankoraux ne estas la tempo, por kolekti la gregojn; trinkigu la sxafojn kaj iru, pasxtu. 8 Kaj ili diris: Ni ne povas, gxis kolektigxos cxiuj gregoj kaj oni derulos la sxtonon de sur la aperturo de la puto kaj ni trinkigos la sxafojn. 9 Dum li ankoraux parolis kun ili, venis Rahxel kun la sxafoj de sia patro, cxar sxi pasxtis ilin. 10 Kaj kiam Jakob ekvidis Rahxelon, la filinon de Laban, frato de lia patrino, kaj la sxafojn de Laban, frato de lia patrino, tiam Jakob alproksimigxis, derulis la sxtonon de sur la aperturo de la puto, kaj trinkigis la sxafojn de Laban, la frato de lia patrino. 11 Kaj Jakob kisis Rahxelon kaj lauxte ekploris. 12 Kaj Jakob diris al Rahxel, ke li estas parenco de sxia patro kaj filo de Rebeka. Kaj sxi kuris kaj diris al sia patro. 13 Kaj kiam Laban auxdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban cxion. 14 Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li logxis cxe li tutan monaton. 15 Kaj Laban diris al Jakob: CXu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi? 16 Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Rahxel. 17 La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Rahxel estis belforma kaj belvizagxa. 18 Kaj Jakob ekamis Rahxelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Rahxel, via pli juna filino. 19 Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu sxin al vi, ol ke mi donu sxin al alia viro; logxu cxe mi. 20 Kaj Jakob servis pro Rahxel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, cxar li amis sxin. 21 Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, cxar finigxis mia tempo, kaj mi envenos al sxi. 22 Kaj Laban kunvenigis cxiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon. 23 Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis sxin al li; kaj tiu envenis al sxi. 24 Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon. 25 Sed matene montrigxis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! cxu ne pro Rahxel mi servis vin? kial do vi min trompis? 26 Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaux ol la pli maljunan. 27 Pasigu semajnon kun cxi tiu, tiam mi donos al vi ankaux tiun, pro servo, kiun vi servos cxe mi ankoraux aliajn sep jarojn. 28 Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun cxi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Rahxel kiel edzinon. 29 Kaj Laban donis al sia filino Rahxel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon. 30 Kaj Jakob envenis ankaux al Rahxel, kaj li amis Rahxelon pli ol Lean, kaj li servis cxe li ankoraux aliajn sep jarojn.

Genesis 29:32

32 Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.

Genesis 35:22-23

22 En la tempo, kiam Izrael logxis en tiu lando, Ruben iris kaj kusxis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio auxdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du: 23 la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Zebulun;

Genesis 49:1-33

1 Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektigxu, kaj mi sciigos al vi, kio farigxos al vi en la tempo venonta. 2 Kunvenu kaj auxskultu, filoj de Jakob, Kaj auxskultu Izraelon, vian patron. 3 Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco; 4 Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, CXar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro. 5 Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj, 6 En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon. 7 Malbenita estu ilia kolero, cxar gxi estas forta, Kaj ilia furiozo, cxar gxi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disjxetos ilin en Izrael. 8 Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro. 9 Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? 10 Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj. 11 Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbrancxo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon. 12 Liaj okuloj estas rugxaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto. 13 Zebulun logxos cxe la bordo de maro, CXe albordigxejo de sxipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon. 14 Isahxar estas fortosta azeno; Li kusxos inter la barajxoj. 15 Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian sxultron por portado Kaj farigxis laboristo por tributo. 16 Dan jugxos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael. 17 Dan estos serpento cxe la vojo, Cerasto cxe la irejo, Mordanto de kalkano de cxevalo, Ke gxia rajdanto falas malantauxen. 18 Vian helpon mi esperas, ho Eternulo. 19 Gadon premos amaso, Sed li repremos gxin je la kalkano. 20 CXe Asxer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandajxojn al regxoj. 21 Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn. 22 Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La brancxoj etendigxis super la muron. 23 CXagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraux li; 24 Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Pasxtisto, la Roko de Izrael. 25 La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la cxielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kusxas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero. 26 La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, GXis la limo de la eternaj altajxoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj. 27 Benjamen estas lupo karnosxira; Matene li mangxos cxasakiron, Kaj vespere li dividos rabajxon. 28 Tio estas cxiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, cxiun per aparta beno li benis. 29 Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektigxas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu trovigxas sur la kampo de Efron la HXetido, 30 en la duobla kampa kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham acxetis kune kun la kampo de Efron la HXetido kiel tomban posedajxon. 31 Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean, 32 sur la kampo kaj en la kaverno sur gxi, kiuj estas acxetitaj de el la filoj de HXet. 33 Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo.

Exodus 1:1-5

1 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj: 2 Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda; 3 Isahxar, Zebulun, kaj Benjamen; 4 Dan kaj Naftali, Gad kaj Asxer. 5 Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.

Exodus 6:14-18

14 Jen estas la cxefoj de iliaj familioj:la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:HXanohx kaj Palu, HXecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben. 15 Kaj la filoj de Simeon:Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon. 16 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laux ilia naskigxo:Gersxon kaj Kehat kaj Merari. La dauxro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj. 17 La filoj de Gersxon:Libni kaj SXimei, kun iliaj familioj. 18 Kaj la filoj de Kehat:Amram kaj Jichar kaj HXebron kaj Uziel. La dauxro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj.

Numbers 1:5

5 Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi:de Ruben staru Elicur, filo de SXedeur;

Numbers 1:20-21

20 Kaj montrigxis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj lauxkape, cxiuj virseksuloj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 21 prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.

Numbers 2:10-13

10 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de SXedeur; 11 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent. 12 Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas SXelumiel, filo de Curisxadaj; 13 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek naux mil tricent.

Numbers 26:4-11

4 Kalkulu la popolon en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta. 5 Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben:de HXanohx, la familio de la HXanohxidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj; 6 de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj. 7 Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek. 8 Kaj la filoj de Palu:Eliab. 9 Kaj la filoj de Eliab:Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraux Moseo kaj Aaron en la anaro de Korahx, kiam ili ribelis kontraux la Eternulo 10 kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj Korahxon cxe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili farigxis averto. 11 Sed la filoj de Korahx ne mortis.

Deuteronomy 33:6

6 Vivu Ruben, kaj li ne mortu; Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.

1 Chronicles 2:1-55

1 Jen estas la filoj de Izrael:Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isahxar, Zebulun, 2 Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Asxer. 3 La filoj de Jehuda:Er, Onan, kaj SXela, tri naskigxis al li de Bat-SXua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la Eternulo, kaj Li mortigis lin. 4 Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zerahxon. La nombro de cxiuj filoj de Jehuda estis kvin. 5 La filoj de Perec:HXecron kaj HXamul. 6 La filoj de Zerahx:Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili cxiuj estis kvin. 7 La filoj de Karmi:Ahxan, kiu malgxojigis Izraelon, pekinte kontraux anatemajxo. 8 La filoj de Etan:Azarja. 9 La filoj de HXecron, kiuj naskigxis al li:Jerahxmeel, Ram, kaj Kelubaj. 10 Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Nahxsxonon, princon de la idoj de Jehuda; 11 Nahxsxon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon; 12 Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jisxajon; 13 Jisxaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis Abinadab, la tria estis SXimea, 14 la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj, 15 la sesa estis Ocem, la sepa estis David. 16 Iliaj fratinoj estis:Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis:Abisxaj, Joab, kaj Asahel-tri. 17 Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter, Isxmaelido. 18 Kaleb, filo de HXecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de Jeriot; jen estas sxiaj filoj:Jesxer, SXobab, kaj Ardon. 19 Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj sxi naskis al li HXuron. 20 HXur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon. 21 Poste HXecron envenis al la filino de Mahxir, patro de Gilead; li prenis sxin, kiam li havis la agxon de sesdek jaroj, kaj sxi naskis al li Segubon. 22 Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead. 23 Sed la Gesxuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilagxojn de Jair, Kenaton kaj gxiajn dependajxojn, sesdek urbetojn. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Mahxir, patro de Gilead. 24 Post la morto de HXecron en Kaleb-Efrata la edzino de HXecron, Abija, naskis al li Asxhxuron, la fondinton de Tekoa. 25 La filoj de Jerahxmeel, unuenaskito de HXecron, estis:la unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Ahxija. 26 Jerahxmeel havis ankaux alian edzinon, sxia nomo estis Atara; sxi estis la patrino de Onam. 27 La filoj de Ram, la unuenaskito de Jerahxmeel, estis:Maac, Jamin, kaj Eker. 28 La filoj de Onam estis:SXamaj kaj Jada. La filoj de SXamaj estis:Nadab kaj Abisxur. 29 La nomo de la edzino de Abisxur estis Abihxail; sxi naskis al li Ahxbanon kaj Molidon. 30 La filoj de Nadab estis:Seled kaj Apaim. Seled mortis sen infanoj. 31 La filo de Apaim estis Jisxei. La filo de Jisxei estis SXesxan. La filo de SXesxan estis Ahxlaj. 32 La filoj de Jada, frato de SXamaj, estis:Jeter kaj Jonatan. Jeter mortis sen infanoj. 33 La filoj de Jonatan estis:Pelet kaj Zaza. Tio estis la idoj de Jerahxmeel. 34 SXesxan ne havis filojn, sed nur filinojn. SXesxan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarhxa; 35 kaj SXesxan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo Jarhxa, kaj sxi naskis al li Atajon. 36 Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon. 37 Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon. 38 Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan. 39 Azarja naskigis HXelecon; kaj HXelec naskigis Eleasan. 40 Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis SXalumon. 41 SXalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Elisxaman. 42 La filoj de Kaleb, frato de Jerahxmeel:lia unuenaskito Mesxa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de Maresxa, fondinto de HXebron. 43 La filoj de HXebron:Korahx, Tapuahx, Rekem, kaj SXema. 44 SXema naskigis Rahxamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem naskigis SXamajon. 45 La filo de SXamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de Bet-Cur. 46 Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis HXaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj HXaran naskigis Gazezon. 47 La filoj de Jedaj estis:Regem, Jotam, Gesxan, Pelet, Efa, kaj SXaaf. 48 Maahxa, kromvirino de Kaleb, naskis SXeberon kaj Tirhxanan. 49 SXi naskis ankaux SXaafon, la fondinton de Madmana, SXevan, la fondinton de Mahxbena kaj la fondinton de Gibea. La filino de Kaleb estis Ahxsa. 50 Tio estis la idoj de Kaleb:la filo de HXur, unuenaskito de Efrata:SXobal, fondinto de Kirjat-Jearim, 51 Salma, fondinto de Bet-Lehxem, HXaref, fondinto de Bet-Gader. 52 SXobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn:Haroe, duono de la Menuhxot. 53 La familioj de Kirjat-Jearim estis:la Jetridoj, la Putidoj, la SXumatidoj, la Misxraidoj. De cxi tiuj devenis la Coreaidoj kaj la Esxtaolidoj. 54 La idoj de Salma:la Bet-Lehxemanoj, la Netofaanoj, la Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manahxatanoj, la Coreanoj; 55 kaj la familioj de la skribistoj, kiuj logxis en Jabec, la Tiratidoj, SXimeatidoj, kaj Suhxatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de HXamat, la fondinto de Bet-Rehxab.

1 Chronicles 8:1-40

1 De Benjamen naskigxis:Bela, lia unuenaskito, Asxbel, la dua, Ahxrahx, la tria; 2 Nohxa estis la kvara, kaj Rafa estis la kvina. 3 La filoj de Bela estis:Adar, Gera, Abihud, 4 Abisxua, Naaman, Ahxoahx, 5 Gera, SXefufan, kaj HXuram. 6 Jen estas la filoj de Ehud, kiuj estis cxefoj de patrodomoj, kiuj logxis en Geba kaj elmigris en Manahxaton: 7 Naaman, Ahxija, Gera; cxi tiu elmigrigis ilin, kaj li naskigis Uzan kaj Ahxihxudon. 8 SXahxaraim naskigis sur la kampoj de Moab, post kiam li forigis de si siajn edzinojn HXusxim kaj Baara. 9 Li naskigis de sia edzino HXodesx:Jobabon, Cibjan, Mesxan, Malkamon, 10 Jeucon, SXohxjan, kaj Mirman. Tio estis liaj filoj, cxefoj de patrodomoj. 11 De HXusxim li naskigis Abitubon kaj Elpaalon. 12 La filoj de Elpaal:Eber, Misxeam, kaj SXemer; cxi tiu konstruis Onon kaj Lodon kaj gxiajn filinurbojn; 13 kaj Beria, kaj SXema. Ili estis la cxefoj de patrodomoj de la logxantoj de Ajalon; ili elpelis la logxantojn de Gat. 14 Ahxjo, SXasxak, Jeremot, 15 Zebadja, Arad, Eder, 16 Mihxael, Jisxpa, kaj Johxa estis la filoj de Beria. 17 Zebadja, Mesxulam, HXizki, HXeber, 18 Jisxmeraj, Jizlia, kaj Jobab estis la filoj de Elpaal. 19 Jakim, Zihxri, Zabdi, 20 Elienaj, Ciltaj, Eliel, 21 Adaja, Beraja, kaj SXimrat estis la filoj de SXimei. 22 Jisxpan, Eber, Eliel, 23 Abdon, Zihxri, HXanan, 24 HXananja, Elam, Antotija, 25 Jifdeja, kaj Penuel estis la filoj de SXasxak. 26 SXamsxeraj, SXehxarja, Atalja, 27 Jaaresxja, Elija, kaj Zihxri estis la filoj de Jerohxam. 28 Tio estis la cxefoj de patrodomoj, cxefoj laux siaj generacioj; ili logxis en Jerusalem. 29 En Gibeon logxis:la fondinto de Gibeon-la nomo de lia edzino estis Maahxa- 30 kaj lia unuenaskita filo Abdon, Cur, Kisx, Baal, Nadab, 31 Gedor, Ahxjo, kaj Zehxer. 32 Miklot naskigis SXiman. Ankaux ili apud siaj fratoj enlogxigxis en Jerusalem kun siaj fratoj. 33 Ner naskigis Kisxon, Kisx naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-SXuan, Abinadabon, kaj Esxbaalon. 34 La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Mihxan. 35 La filoj de Mihxa estis Piton, Melehx, Taarea, kaj Ahxaz. 36 Ahxaz naskigis Jehoadan; Jehoada naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan. 37 Moca naskigis Binean; lia filo estis Rafa, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel. 38 Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Bohxru, Isxmael, SXearja, Obadja, kaj HXanan. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Acel. 39 La filoj de lia frato Esxek:lia unuenaskito estis Ulam, la dua estis Jeusx, kaj la tria estis Elifelet. 40 La filoj de Ulam estis kuragxaj militistoj, pafarkistoj, kaj ili havis multe da filoj kaj nepoj:cent kvindek. CXiuj cxi tiuj estis el la Benjamenidoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.