Genesis 3:22 Cross References - Esperanto

22 Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam farigxis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaux de la arbo de vivo kaj mangxos kaj vivos eterne.

Genesis 1:26

26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.

Genesis 2:9

9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.

Genesis 3:5

5 sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi mangxos ion de ili, malfermigxos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.

Genesis 11:6-7

6 Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili cxiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en cxio, kion ili decidis fari. 7 Ni mallevigxu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.

Psalms 22:26

26 La humiluloj mangxu kaj satigxu, Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj; Via koro vivu eterne.

Proverbs 3:18

18 GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.

Isaiah 19:12-13

12 Kie do nun estas viaj sagxuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo. 13 Malsagxigxis la princoj de Coan, trompigxis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.

Isaiah 47:12-13

12 Restu do cxe viaj magiajxoj, kaj cxe viaj multaj sorcxoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti, eble vi fortigxos. 13 Vi lacigxis de la multo de viaj konsiligxoj; nun ili starigxu, la mezurantoj de la cxielo, la esplorantoj de la steloj, la antauxdiristoj laux la luno, kaj ili savu vin kontraux tio, kio trafos vin.

Jeremiah 22:23

23 Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino!

John 6:48-58

48 Mi estas la pano de vivo. 49 Viaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kaj mortis. 50 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo, por ke oni mangxu el gxi kaj ne mortu. 51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo. 52 La Judoj do disputis inter si, dirante:Kiel cxi tiu povas doni al ni sian karnon por mangxi? 53 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne mangxas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon. 54 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 55 CXar mia karno estas vera mangxajxo, kaj mia sango estas vera trinkajxo. 56 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li. 57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min mangxas, tiu vivos pro mi. 58 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo; ne kiel la patroj mangxis, kaj mortis; kiu mangxas cxi tiun panon, tiu vivos eterne.

Revelation 2:7

7 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

Revelation 22:2

2 meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.

Revelation 22:14

14 Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.