Genesis 34:25 Cross References - Esperanto

25 En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis cxiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis cxiujn virseksulojn.

Genesis 29:33-34

33 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon. 34 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi.

Genesis 49:5-7

5 Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj, 6 En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon. 7 Malbenita estu ilia kolero, cxar gxi estas forta, Kaj ilia furiozo, cxar gxi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disjxetos ilin en Izrael.

Numbers 31:7

7 Kaj ili militis kontraux Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis cxiujn virseksulojn.

Numbers 31:17

17 Kaj nun mortigu cxiun virseksan infanon; kaj cxiun virinon, kiu ekkonis viron sur kusxejo de viro, mortigu.

Joshua 5:6

6 CXar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, gxis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo; al ili la Eternulo jxuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Joshua 5:8

8 Kaj kiam estis finita la cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis sur sia loko en la tendaro, gxis ili resanigxis.

2 Chronicles 32:25

25 HXizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fierigxis. Kaj ekscitigxis kolero kontraux li kaj kontraux Judujo kaj Jerusalem.

Proverbs 4:16

16 CXar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;

Proverbs 6:34-35

34 CXar furiozas la jxaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la vengxo. 35 Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas ecx multe donaci.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.