7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel.
Genesis 1:7 Cross References - Esperanto
Genesis 1:9
9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel.
Genesis 1:11
11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel.
Genesis 1:15
15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel.
Genesis 1:24
24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel.
Job 26:8
8 Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio.
Job 38:8-11
8 Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino;
9 Kiam Mi faris la nubon gxia vesto Kaj mallumon gxiaj vindajxoj,
10 Kaj starigis al gxi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,
11 Kaj diris:GXis cxi tie aliru, sed ne plu, Kaj cxi tie rompigxados viaj majestaj ondoj?
Psalms 104:10
10 Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj;
Psalms 148:4
4 Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo.
Proverbs 8:28-29
Ecclesiastes 11:3
3 Kiam la nuboj plenigxos, ili versxos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aux norden, gxi tie restos, kien gxi falis.
Matthew 8:27
27 Kaj la homoj miregis, dirante:Kia estas cxi tiu, ke ecx la ventoj kaj la maro lin obeas?