Genesis 1:1 Cross References - Esperanto

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.

Exodus 20:11

11 cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin.

Exodus 31:18

18 Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn sxtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.

1 Chronicles 16:26

26 CXar cxiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.

Nehemiah 9:6

6 Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi.

Job 26:13

13 Per Lia spirito belegigxis la cxielo; Lia mano trapikas la tordigxantan serpenton.

Job 38:4

4 Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.

Psalms 8:3

3 Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

Psalms 33:6

6 Per la vorto de la Eternulo estigxis la cxielo; Kaj per la spiro de Lia busxo estigxis gxia tuta ekzistantaro.

Psalms 33:9

9 CXar Li diris, kaj tio farigxis; Li ordonis, kaj tio aperis.

Psalms 89:11-12

11 Al Vi apartenas la cxielo, kaj ankaux al Vi apartenas la tero; La universon, kaj cxion, kio gxin plenigas, Vi fondis. 12 La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj HXermon prikantas Vian nomon.

Psalms 90:2

2 Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.

Psalms 96:5

5 CXar cxiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.

Psalms 102:25

25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.

Psalms 104:24

24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.

Psalms 104:30

30 Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreigxas; Kaj Vi renovigas la vizagxon de la tero.

Psalms 115:15

15 Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron.

Psalms 121:2

2 Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

Psalms 124:8

8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

Psalms 134:3

3 El Cion benu vin la Eternulo, La Kreinto de la cxielo kaj la tero.

Psalms 136:5

5 Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco;

Psalms 146:6

6 Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;

Psalms 148:4-5

4 Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo. 5 Ili gloru la nomon de la Eternulo; CXar Li ordonis, kaj ili kreigxis.

Proverbs 3:19

19 La Eternulo per sagxo fondis la teron; Per prudento Li arangxis la cxielon.

Proverbs 8:22-30

22 La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaux Siaj kreitajxoj, tre antikve. 23 Antaux eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaux la kreo de la tero. 24 Kiam ankoraux ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraux ne ekzistis fontoj, sxprucigantaj akvon. 25 Antaux ol la montoj estis starigitaj, Antaux la altajxoj mi estis kreita; 26 Kiam la tero ankoraux ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo. 27 Dum Li firmigis la cxielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la suprajxo de la abismo, 28 Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo, 29 Dum Li donis Sian legxon al la maro, Por ke la akvoj ne transpasxu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero: 30 Tiam mi estis cxe Li kiel konstruanto; Mi estis la gxojo de cxiuj tagoj, Ludante antaux Li cxiutempe.

Proverbs 16:4

4 CXiu faro de la Eternulo havas sian celon; Ecx malvirtulo estas farita por tago de malbono.

Ecclesiastes 12:1

1 Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraux ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros:Mi ne havas plezuron de ili;

Isaiah 37:16

16 Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;

Isaiah 40:26

26 Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn tacxmentojn laux kalkulo, kiu ilin cxiujn vokas laux la nomo; antaux la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kasxigxos.

Isaiah 40:28

28 CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla.

Isaiah 42:5

5 Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj etendis gxin, kiu disvastigis la teron kaj gxiajn produktojn, kiu donis animon sur gxiaj logxantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur gxi:

Isaiah 44:24

24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo, kiu cxion faras, kiu sola etendis la cxielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

Isaiah 45:18

18 CXar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la cxielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li gxin arangxis; Li kreis gxin, ne por ke gxi estu malplena; Li faris gxin, por ke gxi estu logxata:Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia.

Isaiah 51:13

13 kaj vi forgesis la Eternulon, vian Kreinton, kiu etendis la cxielon kaj fondis la teron; kaj konstante, cxiutage, vi timas la furiozon de la premanto, kiu celas ekstermi? Sed kie estas la furiozo de la premanto?

Isaiah 51:16

16 Mi metis Miajn vortojn en vian busxon kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por arangxi la cxielon kaj doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion:Vi estas Mia popolo.

Isaiah 65:17

17 CXar jen Mi kreos novan cxielon kaj novan teron; kaj la antauxajxo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri gxi.

Jeremiah 10:12

12 Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon.

Jeremiah 32:17

17 Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la cxielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;

Jeremiah 51:15

15 Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon.

Zechariah 12:1

1 Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la cxielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li:

Matthew 11:25

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;

Mark 13:19

19 CXar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, gxis nun, kaj neniam estos.

John 1:1-3

1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2 Tiu estis en la komenco kun Dio. 3 CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis.

Acts 4:24

24 Kaj auxdinte, ili levis la vocxon al Dio unuanime, kaj diris:Ho Plejpotenculo, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron, kaj cxion, kio estas en ili,

Acts 14:15

15 kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili;

Acts 17:24

24 La Dio, kiu faris la mondon kaj cxion, kio estas en gxi, estante per Si mem Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ne logxas en manfaritaj temploj;

Romans 1:19-20

19 cxar la scio pri Dio estas elmontrita cxe ili, cxar Dio elmontris gxin al ili. 20 CXar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo farigxas videblaj, sentate per Liaj faritajxoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;

Romans 11:36

36 CXar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li estu la gloro por cxiam. Amen.

1 Corinthians 8:6

6 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas cxio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas cxio, kaj ni per li.

Ephesians 3:9

9 kaj por ke mi klarigu al cxiuj, kia estas la dispono de la mistero kasxita tra cxiuj mondagxoj en Dio, kiu kreis cxion;

Colossians 1:16-17

16 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas.

Hebrews 1:2

2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de cxio, per kiu ankaux Li faris la mondagxojn,

Hebrews 1:10

10 Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.

Hebrews 3:4

4 CXar cxiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de cxio estas Dio.

Hebrews 11:3

3 Per la fido ni komprenas, ke la mondagxoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantajxoj.

2 Peter 3:5

5 CXar ili volonte forgesas, ke cxielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laux la vorto de Dio;

1 John 1:1

1 Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo

Revelation 3:14

14 Kaj al la angxelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:

Revelation 4:11

11 Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.

Revelation 10:6

6 kaj jxuris per la Vivanto por cxiam kaj eterne, kiu kreis la cxielon kaj tion, kio estas en gxi, kaj la teron kaj tion, kio estas en gxi, kaj la maron kaj tion, kio estas en gxi, ke tempo ne plu ekzistos;

Revelation 14:7

7 kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

Revelation 21:6

6 Kaj Li diris al mi:CXio farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

Revelation 22:13

13 Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.