Ezekiel 43:15 Cross References - Esperanto

15 Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro levigxu supren kvar kornoj.

Exodus 27:2

2 Kaj faru gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaru gxiaj kornoj; kaj tegu gxin per kupro.

Leviticus 9:9

9 Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj sxmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro.

1 Kings 2:28

28 La famo pri tio atingis Joabon (cxar Joab aligxis al Adonija, kvankam al Absxalom li ne aligxis); kaj Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.

Psalms 118:27

27 La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Arangxu la festan procesion kun brancxoj gxis la kornoj de la altaro.

Isaiah 29:1-2

1 Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon. 2 Mi premos Arielon, kaj estos gxemado kaj malgxojo; kaj li estos al Mi vera Ariel.

Isaiah 29:7

7 Kaj kiel songxo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraux Ariel kaj kontraux cxiuj liaj fortikajxoj kaj kiuj premos lin.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.