Ezekiel 27:33 Cross References - Esperanto

33 Kiam viaj komercajxoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj ricxajxoj kaj viaj komercajxoj vi ricxigadis la regxojn de la tero.

Isaiah 23:3-8

3 sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de SXihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la popoloj. 4 Hontu, Cidon; cxar la maro, la mara fortikajxo diris:Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn. 5 Kiam oni tion auxdos en Egiptujo, oni ektremos cxe la sciigo pri Tiro. 6 Transiru al Tarsxisx, plorkriu, ho logxantoj de la apudmara lando. 7 CXu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? gxiaj piedoj forportas gxin, por logxi malproksime. 8 Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando?

Ezekiel 27:3

3 kaj diru al Tiro, kiu sidas cxe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho Tiro, vi diras:Mi estas perfektajxo de beleco!

Ezekiel 27:12-36

12 Tarsxisx komercis kun vi per multo da diversaj valorajxoj; argxenton, feron, stanon, kaj plumbon gxi alportadis al via komercejo. 13 Javan, Tubal, kaj Mesxehx komercis kun vi, alportante al vi kiel komercajxojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn. 14 El Togarma oni alportadis al via komercejo cxevalojn, rajdocxevalojn, kaj mulojn. 15 La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercajxoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke. 16 Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritajxoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn sxtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo. 17 Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercajxoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon. 18 Damasko donadis al vi komerce kontraux la multo de viaj faritajxoj multe da diversaj valorajxoj, vinon el HXelbon, kaj plej blankan lanon. 19 Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo sxtalajxojn, kasion, kaj bonodoran kanon. 20 Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado. 21 Arabujo kaj cxiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi sxafidojn, sxafojn, kaj kaprojn kontraux viaj komercajxoj. 22 La komercistoj el SXeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromajxojn, cxiajn multekostajn sxtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo. 23 HXaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el SXeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi; 24 ili komercis kun vi per belegaj sxtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj sxtofoj, cxirkauxligitaj per sxnuroj kaj cedrokovritaj. 25 SXipoj el Tarsxisx estis la cxefaj en via komercado; kaj vi farigxis tre ricxa kaj honorata sur la maro. 26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro. 27 Viaj ricxajxoj, viaj komercajxoj, viaj foirajxoj, viaj sxipanoj kaj viaj sxipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, cxiuj militistoj, kiuj estas cxe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas cxe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo. 28 De la lauxta kriado de viaj sxipestroj ekskuigxos viaj cxirkauxajxoj. 29 Kaj de siaj sxipoj malsupreniros cxiuj remistoj, la sxipanoj, cxiuj sxipestroj, kaj starigxos sur la tero, 30 kaj ili lauxte krios pri vi, kaj ploros maldolcxe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro; 31 kaj ili faros al si pro vi kalvajxon, cxirkauxzonos sin per sakajxo, kaj ploros pri vi kun maldolcxa koro maldolcxan ploron. 32 Kaj en sia gxemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros:Kiu iam farigxis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro? 33 Kiam viaj komercajxoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj ricxajxoj kaj viaj komercajxoj vi ricxigadis la regxojn de la tero. 34 Sed kiam sur la maroj vi estis jxetegata en la profundon de la akvo, falis cxe vi via komercado kaj via tuta homomulto. 35 CXiuj logxantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj regxoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizagxo. 36 La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.

Ezekiel 28:4-5

4 kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon; 5 kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco:

Ezekiel 28:16

16 Pro la grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj sxtonoj.

Revelation 18:3

3 CXar per la vino de la kolero de sxia malcxasteco falis cxiuj nacioj; kaj la regxoj de la tero malcxastis kun sxi, kaj la komercistoj de la tero ricxigxis per la potenco de sxia lukso.

Revelation 18:12-15

12 komercajxon el oro kaj argxento kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj cxia parfuma ligno kaj cxia vazo ebura kaj cxia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro, 13 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj. 14 Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin. 15 La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante,

Revelation 18:19

19 Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu horo sxi dezertigxis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.