Ezekiel 20:42 Cross References - Esperanto

42 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos gxin al viaj patroj.

Jeremiah 24:7

7 Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; cxar ili konvertigxos al Mi per sia tuta koro.

Jeremiah 31:34

34 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

Ezekiel 11:17-20

17 Tial diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el la landoj, kien vi estas disjxetitaj, kaj Mi donos al vi la landon de Izrael. 18 Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el gxi cxiujn gxiajn fiajxojn kaj cxiujn gxiajn abomenindajxojn. 19 Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron sxtonan kaj donos al ili koron karnan, 20 por ke ili sekvu Miajn legxojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

Ezekiel 20:38

38 kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraux Mi, el la lando de ilia logxado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Ezekiel 20:44

44 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 24:24

24 Kaj Jehxezkel estos por vi antauxsigno:cxion, kion li faris, vi ankaux faros; kiam tio venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 26:13

13 Mi cxesigos la lauxtan sonadon de viaj kantoj, kaj la vocxo de viaj harpoj ne plu estos auxdata.

Ezekiel 34:13

13 Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi pasxtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur cxiuj logxeblaj lokoj de la tero.

Ezekiel 36:23-24

23 Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan cxe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj. 24 Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el cxiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.

Ezekiel 37:21

21 Kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de cxirkauxe kaj venigos ilin en ilian landon.

Ezekiel 37:25

25 Kaj ili logxos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu logxis viaj patroj; kaj ili logxos en gxi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.

Ezekiel 38:23

23 Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaux la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

John 17:3

3 Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.

1 John 5:20

20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.