Exodus 40:35 Cross References - Esperanto

35 Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.

Leviticus 16:2

2 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al via frato Aaron, ke li ne en cxiu tempo eniru en la sanktejon malantaux la kurtenon, antaux la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; cxar en nubo Mi aperados super la fermoplato.

1 Kings 8:11

11 Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

2 Chronicles 5:13-14

13 kaj ili estis kvazaux unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni auxdis kvazaux unu vocxon, lauxdantan kaj dankantan antaux la Eternulo; kaj kiam ektondris la vocxo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna:tiam la domo plenigxis de nubo, la domo de la Eternulo; 14 kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.

2 Chronicles 7:2

2 Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

Isaiah 6:4

4 Eksxanceligxis de la vokanta vocxo la kolonoj de la pordo, kaj la domo plenigxis de fumo.

Revelation 15:8

8 Kaj la templo plenigxis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, gxis finigxos la sep plagoj de la sep angxeloj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.