Exodus 37:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.

Exodus 25:10-20

10 Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 11 Kaj tegu gxin per pura oro, interne kaj ekstere tegu gxin, kaj faru sur gxi oran kronon cxirkauxe. 12 Kaj fandu por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko. 13 Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro. 14 Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili. 15 En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de gxi. 16 Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi. 17 Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo. 18 Kaj faru du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj de la fermoplato. 19 Faru unu kerubon cxe unu flanko kaj unu kerubon cxe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur gxiaj du flankoj. 20 Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

Exodus 26:33

33 Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.

Exodus 31:7

7 la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto kaj la fermoplaton sur gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la tabernaklo,

Exodus 40:3

3 Kaj metu tien la keston de atesto kaj sxirmu la keston per la kurteno.

Exodus 40:20-21

20 Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre. 21 Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj sxirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Numbers 10:33-36

33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaux ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo. 34 Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro. 35 Kaj cxiufoje, kiam la kesto elmovigxis, Moseo diradis:Levigxu, ho Eternulo, kaj disjxetigxu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizagxo. 36 Kaj kiam gxi haltis, li diradis:Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.