Exodus 27:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj gxia alto estu tri ulnoj.

Exodus 20:24-26

24 Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur gxi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn sxafojn kaj viajn bovojn; sur cxiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin. 25 Kaj se vi faros al Mi altaron el sxtonoj, ne konstruu gxin el sxtonoj hakitaj; cxar se vi levos sur gxin vian hakilon, vi gxin malsanktigos. 26 Kaj ne supreniru per sxtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovrigxu via nudeco antaux gxi.

Exodus 24:4

4 Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.

Exodus 38:1-7

1 Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo; kvarangula gxi estis; kaj tri ulnoj estis gxia alto. 2 Kaj li faris gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaris gxiaj kornoj; kaj li tegis gxin per kupro. 3 Kaj li faris cxiujn vazojn de la altaro; la potojn, la sxovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn li faris el kupro. 4 Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub gxia kornico, malsupre, gxis la mezo. 5 Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj. 6 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro. 7 Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti gxin per ili; li faris gxin interne malplena, el tabuloj.

Exodus 40:10

10 Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun cxiuj gxiaj apartenajxoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta.

Exodus 40:29

29 Kaj la altaron de bruloferoj li starigis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur gxi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

2 Samuel 24:18

18 En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li:Iru, starigu altaron al la Eternulo en la drasxejo de Aravna, la Jebusido.

2 Chronicles 4:1

1 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.

Ezekiel 43:13-17

13 Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laux ulnoj, kun aldono po manlargxo por cxiu ulno:la bazo havu unu ulnon kaj la largxo unu ulnon, kaj la listelo cxe gxia rando cxirkauxe havu la largxon de unu manstrecxo; kaj tia estu la dorso de la altaro. 14 Kaj de la bazo sur la tero gxis la malsupra elstarajxo devas esti du ulnoj, kaj la largxo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstarajxo gxis la granda elstarajxo estu kvar ulnoj, kaj la largxo unu ulno. 15 Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro levigxu supren kvar kornoj. 16 Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da largxo, gxi estu kvadrata sur cxiuj siaj kvar flankoj. 17 Kaj la elstarajxo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da largxo sur cxiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo cxirkaux gxi havu duonon de ulno, kaj gxia bazo cxirkauxe havu unu ulnon; kaj gxiaj sxtupoj devas esti cxe la orienta flanko.

Hebrews 13:10

10 Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton mangxi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.