Exodus 21:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj jen estas la jugxoj, kiujn vi proponos al ili:

Exodus 19:7

7 Moseo venis, kaj alvokis la cxefojn de la popolo, kaj prezentis al ili cxiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.

Exodus 24:3-4

3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu vocxo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros. 4 Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.

Leviticus 18:5

5 Kaj observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili:Mi estas la Eternulo.

Leviticus 18:26

26 Sed vi observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenajxoj, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi

Leviticus 19:37

37 Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.

Leviticus 20:22

22 Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin, por ke ne eljxetu vin la lando, en kiun Mi kondukas vin, por tie logxi.

Numbers 35:24

24 tiam la komunumo devas jugxi inter la batinto kaj la vengxanto de la sango laux cxi tiuj legxoj;

Numbers 36:13

13 Tio estas la ordonoj kaj la legxoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, cxe la Jerihxa Jordan.

Deuteronomy 4:5

5 Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.

Deuteronomy 4:8

8 Kaj kie estas granda popolo, kiu havas legxojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta cxi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaux?

Deuteronomy 4:14

14 Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la legxojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin.

Deuteronomy 4:45

45 jen estas la atestoj kaj la legxoj kaj la reguloj, kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo,

Deuteronomy 5:1

1 Kaj Moseo kunvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al ili:Auxskultu, ho Izrael, la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaux, kaj lernu ilin kaj observu plenumi ilin.

Deuteronomy 5:31

31 Kaj vi cxi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi cxiujn ordonojn kaj legxojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedajxon.

Deuteronomy 6:1

1 Kaj jen estas la ordonoj, la legxoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin;

Deuteronomy 6:20

20 Se via filo vin demandos morgaux:Kion signifas la atestoj kaj legxoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi?

1 Kings 6:12

12 Koncerne la domon, kiun vi konstruas:se vi irados laux Miaj legxoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados cxiujn Miajn ordonojn, por agadi laux ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,

2 Chronicles 19:10

10 en cxiu jugxa disputo, kiu venos antaux vin de viaj fratoj, kiuj logxas en siaj urboj, cxu pri afero de sango, cxu pri religia preskribo, ordono, legxoj, aux decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpigxu antaux la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne farigxos kulpaj.

Nehemiah 9:13-14

13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn. 14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.

Nehemiah 10:29

29 aligxis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per jxura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos cxiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj legxojn;

Psalms 147:19

19 Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn legxojn kaj decidojn al Izrael.

Ezekiel 20:11

11 Kaj Mi donis al ili Miajn legxojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas.

Ezekiel 20:25

25 Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj arangxojn, per kiuj ili ne povas vivi;

Malachi 4:4

4 Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li sur HXoreb por la tuta Izrael, la legxojn kaj preskribojn.

Matthew 28:20

20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

1 Thessalonians 4:1

1 Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj placxi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.