Exodus 18:23 Cross References - Esperanto

23 Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaux cxi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco.

Genesis 18:33

33 Kaj la Eternulo foriris, kiam Li cxesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.

Genesis 21:10-12

10 Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak. 11 Kaj la afero forte malplacxis al Abraham pro lia filo. 12 Kaj Dio diris al Abraham: GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron.

Genesis 30:25

25 Kiam Rahxel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando.

Exodus 16:29

29 Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.

Exodus 18:18

18 Senfortigxos vi kaj cxi tiu popolo, kiu estas kun vi; cxar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi gxin sola.

1 Samuel 8:6-7

6 Ne placxis la afero al Samuel, kiam ili diris:Starigu al ni regxon, por ke li jugxadu nin. Kaj Samuel ekpregxis al la Eternulo. 7 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado super ili.

1 Samuel 8:22

22 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu ilian vocxon, kaj starigu super ili regxon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael:Iru cxiu en sian urbon.

2 Samuel 18:3

3 Sed la popolo diris:Ne iru; cxar se ni ecx forkuros, ili ne tre atentos nin; ecx se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.

2 Samuel 19:39

39 La tuta popolo transiris Jordanon, kaj ankaux la regxo transiris. Kaj la regxo kisis Barzilajon kaj benis lin, kaj cxi tiu reiris al sia loko.

2 Samuel 21:17

17 Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael.

Acts 15:2

2 Kaj kiam Pauxlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraux ili, oni arangxis, ke Pauxlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.

Galatians 2:2

2 Kaj mi supreniris laux Dia malkasxo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aux kurinta.

Philippians 1:24-25

24 tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi. 25 Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi cxiuj, por via progreso kaj gxojo de fido;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.