1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, cxar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru cxi tiujn Miajn signojn inter ili;
Exodus 10:1 Cross References - Esperanto
Exodus 3:20
20 Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per cxiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de gxi; kaj poste li lasos vin iri.
Exodus 4:21
21 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, cxiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaux Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.
Exodus 7:4
4 Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj.
Exodus 7:13-14
Exodus 9:16
16 sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
Exodus 9:27
27 Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili:Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj.
Exodus 9:34-35
Exodus 14:17-18
Exodus 15:14-15
Joshua 2:9-10
9 kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando;
10 cxar ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.
Joshua 4:23-24
23 cxar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaux vi, gxis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Rugxa Maro, kiun Li elsekigis antaux ni, gxis ni transiris;
24 por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en cxiu tempo.
1 Samuel 4:8
8 Ve al ni! kiu savos nin kontraux la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per cxiaj frapoj en la dezerto.
Psalms 7:11
11 Dio estas jugxanto justa, Kaj Dio minacanta cxiutage.
Romans 9:17
17 CXar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.