Esther 1:20 Cross References - Esperanto

20 Kiam la ordono, kiun la regxo faris, estos auxdita en lia tuta regno, kiel ajn granda gxi estas, tiam cxiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj gxis la malgrandaj.

Deuteronomy 17:13

13 Kaj la tuta popolo auxdos kaj ektimos, kaj ili ne plu agos arogante.

Deuteronomy 21:21

21 Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj Izraelidoj auxdos kaj ektimos.

Ephesians 5:22

22 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.

Ephesians 5:33

33 Tamen ankaux cxiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

Colossians 3:18

18 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.

1 Peter 3:1-7

1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, 2 rigardante vian konduton kun timo cxastan. 3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj; 4 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio. 5 CXar tiel same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj; 6 kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi farigxis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro. 7 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.