40 Kaj observu Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por cxiam.
Deuteronomy 4:40 Cross References - Esperanto
Leviticus 22:31
31 Kaj observu Miajn ordonojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.
Leviticus 26:1-13
1 Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu cxe vi, kaj sxtonojn kun bildoj ne kusxigu en via lando, por adorklinigxi super ili:cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.
2 Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu:Mi estas la Eternulo.
3 Se vi agos laux Miaj legxoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin,
4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.
5 Kaj la tempo de drasxado dauxros cxe vi gxis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj dauxros gxis la semado, kaj vi mangxos vian panon sate kaj vi logxos sendangxere en via lando.
6 Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kusxos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.
7 Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaux vi de glavo.
8 Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaux vi de glavo.
9 Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi.
10 Kaj vi mangxos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova.
11 Kaj Mi starigos Mian logxejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos.
12 Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.
13 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.
Deuteronomy 4:1
1 Kaj nun, ho Izrael, auxskultu la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.
Deuteronomy 4:6
6 Kaj observu kaj plenumu ilin; cxar tio estas via sagxo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj auxdos pri cxiuj cxi tiuj legxoj, kaj diros:Efektive, popolo sagxa kaj prudenta estas tiu granda popolo.
Deuteronomy 5:16
16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
Deuteronomy 5:33
33 Laux tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe dauxru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.
Deuteronomy 6:3
3 Auxskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, por ke estu al vi bone, kaj por ke vi tre multigxu, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj, en la lando, en kiu fluas lakto kaj mielo.
Deuteronomy 6:18
18 Kaj faru juston kaj bonon antaux la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj;
Deuteronomy 12:25
25 ne mangxu gxin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros placxantajxon antaux la okuloj de la Eternulo.
Deuteronomy 12:28
28 Observu kaj obeu cxiujn cxi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj placxa antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio.
Deuteronomy 22:7
7 la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al vi; por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.
Deuteronomy 28:1-14
1 Se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol cxiuj popoloj de la tero.
2 Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj benoj kaj atingos vin, se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio.
3 Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo.
4 Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.
5 Benita estos via korbo kaj via pastujo.
6 Benita vi estos cxe via venado, kaj benita vi estos cxe via elirado.
7 La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj levigxos kontraux vin, estos frapitaj antaux vi; per unu vojo ili eliros kontraux vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaux vi.
8 La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por cxiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
9 La Eternulo starigos vin al Si kiel popolon sanktan, kiel Li jxuris al vi, se vi observos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj iros laux Liaj vojoj.
10 Kaj vidos cxiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin.
11 Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al vi.
12 La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la cxielon, por doni al via tero la pluvon en la gxusta tempo kaj por beni cxiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos.
13 Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por observi kaj plenumi,
14 kaj se vi ne deklinigxos de cxiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.
Jeremiah 11:4
4 kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante:Obeu Mian vocxon, kaj faru cxion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;
John 14:15
15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
John 14:21-24
21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?
23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.
24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi auxdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.
Ephesians 6:3
3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.
1 Timothy 4:8
8 cxar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al cxio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta.