Deuteronomy 4:13 Cross References - Esperanto

13 Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj.

Exodus 19:5

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero.

Exodus 24:12

12 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi sxtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin.

Exodus 24:17-18

17 Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaux la okuloj de la Izraelidoj. 18 Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

Exodus 31:18

18 Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn sxtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.

Exodus 34:28

28 Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.

Deuteronomy 5:1-21

1 Kaj Moseo kunvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al ili:Auxskultu, ho Izrael, la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaux, kaj lernu ilin kaj observu plenumi ilin. 2 La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur HXoreb. 3 Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed kun ni, kun ni, kiuj nun cxi tie cxiuj vivas. 4 Vizagxon kontraux vizagxo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro; 5 mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, cxar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris: 6 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 7 Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi. 8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero; 9 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj, 10 kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj. 11 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon. 12 Observu la tagon sabatan, ke vi tenu gxin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. 13 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn; 14 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. 15 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan. 16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 17 Ne mortigu. 18 Kaj ne adultu. 19 Kaj ne sxtelu. 20 Kaj ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston. 21 Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

Deuteronomy 9:9-11

9 Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne mangxis kaj akvon mi ne trinkis: 10 tiam la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis cxiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno. 11 Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo.

Deuteronomy 10:1-5

1 En tiu tempo la Eternulo diris al mi:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston. 2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antauxaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston. 3 Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj. 4 Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antauxe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi. 5 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel la Eternulo ordonis al mi.

2 Corinthians 3:7

7 Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj encxizita sur sxtonoj, estigxis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizagxon de Moseo pro lia vizagxa brileco, jam tamen malpliigxanta,

Hebrews 9:4

4 havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo,

Hebrews 9:19-20

19 CXar Moseo, parolinte cxiun ordonon laux la legxo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon, 20 dirante:Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.