Deuteronomy 28:24 Cross References - Esperanto

24 Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi ekstermigxos.

Genesis 19:24

24 Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la cxielo.

Deuteronomy 28:12

12 La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la cxielon, por doni al via tero la pluvon en la gxusta tempo kaj por beni cxiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos.

Job 18:15-21

15 Nenio restos en lia tendo; Sur lian logxejon sxutigxos sulfuro. 16 Malsupre sekigxos liaj radikoj, Kaj supre detrancxigxos liaj brancxoj. 17 La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon. 18 Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpusxita. 19 Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos cxe li en lia logxloko. 20 La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antauxulojn kaptos timo. 21 Tia estas la logxejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.

Isaiah 5:24

24 Pro tio, kiel la lango de fajro formangxas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko farigxos nutrajxo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; cxar ili malsxatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.

Amos 4:11

11 Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi farigxis kiel brulanta sxtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.