Deuteronomy 1:41 Cross References - Esperanto

41 Kaj vi respondis kaj diris al mi:Ni pekis antaux la Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al cxio, kion ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj cxiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton.

Numbers 14:39-45

39 Kaj Moseo diris tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, kaj la popolo tre malgxojis. 40 Kaj ili levigxis frumatene, kaj iris sur la supron de la monto, dirante:Jen ni estas, kaj ni iru sur la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; cxar ni pekis. 41 Sed Moseo diris:Por kio vi kontrauxagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos. 42 Ne iru, cxar la Eternulo ne estas inter vi; kaj ne estu frapataj antaux viaj malamikoj. 43 CXar la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaux vi, kaj vi falos de glavo; cxar pro tio, ke vi deturnigxis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun vi. 44 Sed ili obstinis, kaj iris sur la supron de la monto; tamen la kesto de la interligo de la Eternulo kaj Moseo ne eliris el la tendaro. 45 Kaj malsupreniris la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto, kaj batis ilin kaj persekutis ilin gxis HXorma.

Numbers 22:34

34 Tiam Bileam diris al la angxelo de la Eternulo:Mi pekis, cxar mi ne sciis, ke Vi staras kontraux mi sur la vojo; nun, se tio ne placxas al Vi, mi iros returne.

Proverbs 19:3

3 Malsagxeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.