Deuteronomy 1:28 Cross References - Esperanto

28 kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante:La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj gxis la cxielo, kaj ankaux Anakidojn ni tie vidis.

Exodus 15:15

15 Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan.

Numbers 13:28-33

28 sed forta estas la popolo, kiu logxas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaux la idojn de Anak ni vidis tie. 29 Amalek logxas en la suda parto de la lando, kaj la HXetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj logxas sur la monto, kaj la Kanaanidoj logxas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan. 30 Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaux Moseo, kaj diris:Ni iros, kaj ni ekposedos gxin, cxar ni povas gxin venki. 31 Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris:Ni ne povas iri al tiu popolo, cxar gxi estas pli forta ol ni. 32 Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante:La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi gxin, estas lando, kiu formangxas siajn logxantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en gxi, estas homoj grandkreskaj; 33 kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaux en iliaj okuloj.

Deuteronomy 9:1-2

1 Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo, 2 popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi auxdis:Kiu povas kontrauxstari al la filoj de Anak?

Deuteronomy 20:8

8 Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru:Kiu estas timema kaj senkuragxa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuragxigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas.

Joshua 2:9

9 kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando;

Joshua 2:11

11 Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.

Joshua 2:24

24 Kaj ili diris al Josuo:La Eternulo transdonis en nian manon la tutan landon, kaj cxiuj logxantoj de la lando havas timon antaux ni.

Joshua 11:22

22 Ne restis Anakidoj en la lando de la Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Asxdod ili restis.

Joshua 14:8

8 Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuragxigis la koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion.

Joshua 15:14

14 Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak:SXesxaj kaj Ahximan kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.

Judges 1:10

10 Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj logxis en HXebron (la nomo de HXebron antauxe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis SXesxajon kaj Ahximanon kaj Talmajon.

Judges 1:20

20 Kaj oni donis al Kaleb HXebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.

2 Samuel 21:16-22

16 Jisxbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon. 17 Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael. 18 Post tio estis denove milito kontraux la Filisxtoj en Gob; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto. 19 Kaj denove estis milito kontraux la Filisxtoj en Gob; kaj Elhxanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Lehxemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto. 20 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto. 21 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David. 22 Tiuj kvar naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.

Isaiah 13:7

7 Tial cxiuj manoj senfortigxas kaj cxiu homa koro senkuragxigxas.

Ezekiel 21:7

7 Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi gxemas, respondu:Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu cxiu koro disfandigxos, cxiuj manoj senfortigxos, cxiu spirito senkuragxigxos, kaj cxiuj genuoj farigxos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.