Deuteronomy 1:15 Cross References - Esperanto

15 Tiam mi prenis la cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj.

Exodus 18:25-26

25 Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj. 26 Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon malgrandan jugxadis ili.

Numbers 31:14

14 Kaj Moseo ekkoleris kontraux la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito.

Deuteronomy 16:18

18 Jugxistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en cxiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laux viaj triboj; kaj ili jugxu la popolon per jugxo justa.

1 Samuel 8:12

12 kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenajxojn de lia cxaro;

1 Samuel 17:18

18 kaj cxi tiujn dek fromagxojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision.

1 Samuel 22:7

7 Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li:Auxskultu, idoj de Benjamen:cxu al cxiuj el vi la filo de Jisxaj donos kampojn kaj vinbergxardenojn? cxu vin cxiujn li faros milestroj kaj centestroj?

Ephesians 4:11

11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.