Deuteronomy 1:12 Cross References - Esperanto

12 Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian sxargxon kaj viajn disputojn?

Exodus 18:13-16

13 La sekvantan tagon Moseo sidigxis, por jugxi la popolon; kaj la popolo staris antaux Moseo de la mateno gxis la vespero. 14 Kaj la bopatro de Moseo vidis cxion, kion li faras por la popolo, kaj diris:Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaux vi de mateno gxis vespero? 15 Tiam Moseo diris al sia bopatro:La popolo venas al mi, por demandi Dion. 16 Kiam farigxas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi jugxas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la legxojn de Dio kaj Liajn instruojn.

Numbers 11:11-15

11 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min? 12 CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj? 13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi. 14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi estas tro peza por mi. 15 Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi placxas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfelicxon.

Deuteronomy 1:9

9 Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene:Mi ne povas sola porti vin;

1 Kings 3:7-9

7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri. 8 Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco. 9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?

Psalms 89:19

19 Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris:Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.

2 Corinthians 2:16

16 al cxi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas tauxga por cxi tio?

2 Corinthians 3:5

5 ne kvazaux ni tauxgas ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el Dio,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.