Deuteronomy 17:1 Cross References - Esperanto

1 Ne oferbucxu al la Eternulo, via Dio, bovon aux sxafon, kiu havas sur si difekton, kian ajn malbonajxon; cxar tio estas abomenajxo por la Eternulo, via Dio.

Genesis 41:3-4

3 Kaj jen sep aliaj bovinoj eliras post ili el la Rivero, malbelaspektaj kaj malgrasaj, kaj ili starigxas apud tiuj bovinoj sur la bordo de la Rivero. 4 Kaj la bovinoj malbelaspektaj kaj malgrasaj formangxis la sep bovinojn belaspektajn kaj grasajn. Kaj Faraono vekigxis.

Genesis 41:19

19 sed jen sep aliaj bovinoj eliris post ili, maldikaj, tre malbonaspektaj kaj malgrasaj; tiajn malbelajn, kiel ili, mi ne vidis en la tuta Egipta lando;

Exodus 12:5

5 La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.

Leviticus 22:20-25

20 Neniun beston, kiu havas difektajxon, alportu, cxar gxi ne akirigos al vi placxon. 21 Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aux memvole, el grandaj aux malgrandaj brutoj, gxi estu sendifekta, por ke gxi placxu; nenia difekto estu sur gxi. 22 Beston blindan aux difektitan aux kriplan aux absceshavan aux aknohavan aux favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo. 23 Bovon aux sxafon, kiu havas tro longajn aux tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero gxi ne akiros placxon. 24 Beston, kiu havas testikon kunpremitan, disbatitan, desxiritan, aux fortrancxitan, ne alportu al la Eternulo, kaj en via lando ne faru tion. 25 Kaj el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; cxar kriplajxo estas sur ili, difektajxo estas sur ili:ili ne akiros al vi placxon.

Deuteronomy 15:21

21 sed se gxi havos ian difekton, se gxi estos lama aux blinda, aux se gxi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne bucxu gxin ofere al la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 23:18

18 Ne enportu pagon de malcxastistino nek de malcxastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; cxar ambaux estas abomenajxo antaux la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 24:4

4 tiam sxia unua edzo, kiu forsendis sxin, ne povas preni sxin denove kiel edzinon, post kiam sxi estas malpurigita; cxar tio estas abomenajxo antaux la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredajxon.

Deuteronomy 25:16

16 CXar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion, cxiu, kiu faras maljustajxon.

Proverbs 6:16

16 Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas.

Proverbs 11:1

1 Malvera pesilo estas abomenajxo por la Eternulo; Sed plena pezo placxas al Li.

Proverbs 15:8

8 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo por la Eternulo; Sed la pregxo de virtuloj al Li placxas.

Proverbs 20:10

10 Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.

Malachi 1:8

8 Kaj kiam vi alportas oferon blindan, cxu tio ne estas malbona? aux kiam vi alportas laman aux malsanan, cxu tio ne estas malbona? Provu alporti gxin al via regionestro-cxu vi tiam placxos al li, kaj cxu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.

Malachi 1:13-14

13 Kaj vi diras:Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malsxatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas sxtelita, lama, aux malsana, kaj vi alportas ankaux tiaspecan farunoferon. CXu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo. 14 Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplajxon; cxar Mi estas Regxo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.

Hebrews 9:14

14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?

1 Peter 1:19

19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.