Daniel 9:24 Cross References - Esperanto

24 Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovrigxu la kulpo, sigeligxu la pekoj, kaj pardonigxu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeligxu la vizio kaj profetajxo, kaj sanktoleigxu Plejsanktulo.

Leviticus 8:15

15 Kaj Moseo gxin bucxis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro cxirkauxe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro, kaj sanktigis cxi tiun, por pekliberigi gxin.

Leviticus 25:8

8 Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naux jarojn.

Numbers 14:34

34 Laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro cxiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron.

2 Chronicles 29:24

24 Kaj la pastroj ilin bucxis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; cxar pro la tuta Izrael, diris la regxo, estas la brulofero kaj la pekofero.

Psalms 2:6

6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

Psalms 45:7

7 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

Isaiah 51:6

6 Levu al la cxielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; cxar la cxielo disneniigxos kiel fumo, kaj la tero elfrotigxos kiel vesto, kaj gxiaj logxantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektigxos.

Isaiah 51:8

8 CXar kiel veston tramangxos ilin tineoj, kaj kiel lanajxon tramangxos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por cxiuj generacioj.

Isaiah 53:10-11

10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano. 11 La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satigxos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.

Isaiah 56:1

1 Tiele diras la Eternulo:Gardu justecon kaj faru bonon; cxar baldaux venos Mia savo kaj malkasxigxos Mia vero.

Isaiah 61:1

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj,

Jeremiah 23:5-6

5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero. 6 En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.

Lamentations 4:22

22 Finigxis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.

Ezekiel 4:6

6 Kiam vi tion plenumos, tiam denove kusxigxu sur vian dekstran flankon, kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; cxiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron.

Ezekiel 28:12

12 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la regxo de Tiro, kaj diru al li:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas sigelo de perfekteco, plena de sagxo kaj plej alta grado de beleco.

Matthew 1:21

21 Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj.

Matthew 11:13

13 CXar cxiuj profetoj kaj la legxo profetis gxis Johano.

Mark 1:24

24 dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio.

Luke 1:35

35 Kaj la angxelo responde diris al sxi:La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaux la naskotajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio.

Luke 4:18-21

18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon, 19 Por proklami favorjaron de la Eternulo. 20 Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte gxin al la subulo, li sidigxis; kaj la okuloj de cxiuj en la sinagogo atente lin rigardis. 21 Kaj li ekparolis al ili:Hodiaux tiu skribo plenumigxas en viaj oreloj.

Luke 24:25-27

25 Kaj li diris al ili:Ho malsagxuloj kaj kore malviglaj por kredi cxion, kion la profetoj antauxparolis! 26 CXu la Kristo ne devis suferi cxion tion, kaj eniri en sian gloron? 27 Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Luke 24:44-45

44 Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. 45 Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;

John 1:41

41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).

John 3:34

34 CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton.

John 19:28-30

28 Jesuo, sciante, ke cxio jam finigxis, por ke plenumigxu la Skribo, diris:Mi soifas. 29 Kusxis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis gxin al lia busxo. 30 Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris:Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.

Acts 3:14

14 Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi,

Acts 3:22

22 CXar Moseo diris:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu pri cxio ajn, kion li al vi parolos.

Romans 3:21-22

21 Sed nun, ekster la legxo, justeco de Dio montrigxis, atestata per la legxo kaj la profetoj; 22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo;

Romans 5:10

10 CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;

1 Corinthians 1:30

30 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;

2 Corinthians 5:18-21

18 Sed cxio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo; 19 nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan. 20 Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaux Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repacigxu al Dio. 21 Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu justeco de Dio en li.

Philippians 3:9

9 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;

Colossians 1:20

20 kaj per li kunakordigi cxion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li cxion, cxu sur la tero, cxu en la cxielo.

Colossians 2:14

14 elvisxinte la dekreton kontraux ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis gxin el la mezo, najlinte gxin al la kruco;

Hebrews 1:8-9

8 sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 9 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

Hebrews 2:17

17 Tial li devis en cxio similigxi al siaj fratoj, por ke li farigxu kompatema kaj fidela cxefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo.

Hebrews 7:26

26 CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo;

Hebrews 9:11-14

11 Sed Kristo, aperinte kiel cxefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el cxi tiu kreo, 12 nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por cxiam en la sanktejon, atinginte eternan elacxeton. 13 CXar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, sxprucigite sur malpurulojn, sanktigas gxis la purigado de la karno: 14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?

Hebrews 9:26

26 alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondagxoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem.

Hebrews 10:14

14 CXar per unu ofero li perfektigis gxis eterneco la sanktigatojn.

2 Peter 1:1

1 Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:

1 John 3:8

8 kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; cxar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontrigxis, por ke li detruu la farojn de la diablo.

Revelation 3:7

7 Kaj al la angxelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la sxlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:

Revelation 14:6

6 Kaj mi vidis alian angxelon, flugantan en meza cxielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la logxantojn de la tero kaj cxiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.