2 Samuel 1:24 Cross References - Esperanto

24 Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamajxoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.

Judges 5:30

30 Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambauxflanke broditajn por la kolo.

Psalms 68:12

12 Regxoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.

Proverbs 31:21

21 SXi ne timas la negxon por sia domo, CXar sxia tuta domanaro estas vestita per rugxa teksajxo.

Isaiah 3:16-26

16 Kaj la Eternulo diras:Pro tio, ke la filinoj de Cion fierigxis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per cxenetoj sur la piedoj: 17 la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindajxon. 18 En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la cxenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn, 19 la orelringojn, la cxenetojn kaj la cxirkauxligojn, 20 la brilajxetojn kaj la bukojn kaj la lacxojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn, 21 la ringojn kaj la nazringojn, 22 la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn, 23 la spegulojn kaj la delikatajn sxtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn. 24 Kaj anstataux bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataux zono estos sxnuro, kaj anstataux krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataux eleganta mantelo estos sako, anstataux beleco estos brulmakuloj. 25 Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito. 26 Kaj gxiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere gxi sidos sur la tero.

Jeremiah 2:32

32 CXu virgulino forgesas sian ornamon, aux fiancxino sian cxirkauxligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla.

1 Timothy 2:9-10

9 Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektajxoj, aux oro, aux perloj, aux multekostaj vestoj; 10 sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.

1 Peter 3:3-5

3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj; 4 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio. 5 CXar tiel same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.