2 Samuel 1:10 Cross References - Esperanto

10 Tiam mi starigxis super li kaj mortigis lin, cxar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro cxi tien.

Judges 1:7

7 Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek regxoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestajxojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.

Judges 9:54

54 Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li:Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi:Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis.

1 Samuel 22:18

18 Tiam la regxo diris al Doeg:Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn.

1 Samuel 31:4-5

4 Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin. 5 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.

2 Samuel 12:30

30 Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; gxi havis la pezon de kikaro da oro; en gxi estis multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.

2 Kings 11:12

12 Kaj li elkondukis la regxidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin regxo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplauxdis kaj kriis:Vivu la regxo!

Lamentations 5:16

16 Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!

Matthew 7:2

2 CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.