2 Corinthians 6:12 Cross References - Esperanto

12 Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internajxoj.

Job 36:16

16 Ankaux vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon cxe via tablo, plena de grasajxoj.

Proverbs 4:12

12 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpusxigxos.

Ecclesiastes 6:9

9 Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

Micah 2:7

7 Ho, la tiel nomata domo de Jakob! cxu malgrandigxis la spirito de la Eternulo? cxu tiaj estas Liaj agoj? CXu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas gxuste?

2 Corinthians 7:2

2 Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraux neniu maljuste agis, ni ruinigis neniun, al neniu ni friponis.

Philippians 1:8

8 CXar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi cxiuj laux la koramo de Kristo Jesuo.

1 John 3:17

17 Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux li, kiel la amo de Dio restas en li?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.