2 Chronicles 6:34 Cross References - Esperanto

34 Kiam Via popolo eliros milite kontraux siajn malamikojn laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al cxi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

Numbers 31:2-6

2 Faru vengxon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektigxu al via popolo. 3 Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante:Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraux Midjan, por fari vengxon de la Eternulo sur Midjan. 4 Po mil el tribo, el cxiuj triboj de Izrael, sendu en militon. 5 Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el cxiu tribo, dek du mil armitojn por milito. 6 Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pinehxason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano.

Deuteronomy 20:1-4

1 Kiam vi iros milite kontraux vian malamikon kaj vi vidos cxevalojn kaj cxarojn kaj pli multe da homoj ol cxe vi, ne timu ilin; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta. 2 Kaj kiam vi alproksimigxos al la batalo, tiam elpasxu la pastro kaj parolu al la popolo; 3 kaj li diru al ili:Auxdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraux viajn malamikojn; ne malfortigxu via koro, ne timu, ne konfuzigxu, kaj ne tremu antaux ili; 4 cxar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraux viaj malamikoj kaj por helpi vin.

Joshua 1:2-5

2 Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj. 3 CXiun lokon, sur kiun pasxos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo. 4 De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato, la tuta lando de la HXetidoj, gxis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj. 5 Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.

Joshua 8:1-8

1 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu, kaj ne estu malkuragxa; prenu kun vi cxiujn militistojn, kaj levigxu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la regxon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon. 2 Kaj agu kun Aj kaj kun gxia regxo, kiel vi agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo; nur ilian militakirajxon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaux la urbo. 3 Kaj levigxis Josuo kaj cxiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte, 4 kaj ordonis al ili, dirante:Vidu, vi faros insidon cxe la urbo, malantaux la urbo; ne tro malproksimigxu de la urbo, kaj estu cxiuj pretaj. 5 Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimigxos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraux nin, kiel antauxe, ni forkuros de ili. 6 Kaj ili eliros post ni, gxis ni ellogos ilin el la urbo; cxar ili diros:Ili forkuras de ni, kiel antauxe. Kaj ni kuros de ili. 7 Tiam vi levigxu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon. 8 Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laux la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi.

Judges 1:1-2

1 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la Kanaanidojn, por militi kontraux ili? 2 Kaj la Eternulo diris:Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn.

1 Samuel 15:3

3 Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu cxion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj sxafojn, kamelojn kaj azenojn.

1 Samuel 15:18

18 Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris:Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraux ili, gxis vi tute ekstermos ilin.

1 Kings 8:13

13 tial mi konstruis domon por Via logxado, lokon por Via restado eterna.

1 Kings 8:44-45

44 Kiam Via popolo eliros milite kontraux sian malamikon laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 45 tiam auxskultu en la cxielo ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.

2 Chronicles 6:6

6 Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

2 Chronicles 14:9-12

9 Eliris kontraux ilin Zerahx, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent cxaroj, kaj li venis gxis Maresxa. 10 Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili arangxigxis al batalo en la valo Cefata, apud Maresxa. 11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta. 12 Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaux Asa kaj antaux la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris.

2 Chronicles 18:31

31 Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio estas la regxo de Izrael, kaj ili cxirkauxis lin, por batali kontraux li; sed Jehosxafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li.

2 Chronicles 20:4

4 Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.

2 Chronicles 20:6-13

6 Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi. 7 Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam. 8 Kaj ili enlogxigxis en gxi, kaj konstruis por Vi en gxi sanktejon al Via nomo, dirante: 9 Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos. 10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin- 11 jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredajxo, kiun Vi donis al ni. 12 Ho nia Dio, cxu Vi ne jugxos ilin? cxar ni ne havas forton kontraux cxi tiu granda homamaso, kiu venis kontraux nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj. 13 Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.

2 Chronicles 32:20-21

20 Sed la regxo HXizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpregxis pri tio kaj kriis al la cxielo. 21 Kaj la Eternulo sendis angxelon, kaj li ekstermis cxiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la regxo de Asirio. Kaj cxi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.

Isaiah 14:32

32 Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en gxi trovos defendon la malricxuloj de Lia popolo.

Daniel 6:10

10 Kiam Daniel eksciis, ke estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaux la fenestroj de sia cxambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn cxiutage genuis kaj pregxis al sia Dio kaj gloradis Lin, kiel li faradis antauxe.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.