1 Thessalonians 4:12 Cross References - Esperanto

12 por ke vi iradu konvene antaux tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.

Mark 4:11

11 Kaj li diris al ili:Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, cxio estas farata per paraboloj;

Romans 12:17

17 Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj.

Romans 13:13

13 Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en dibocxado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj jxaluzo.

1 Corinthians 5:12-13

12 CXar kiel koncernas min jugxi la eksterulojn? CXu vi ne jugxas la internulojn, 13 dum la eksterulojn jugxas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.

2 Corinthians 8:20-21

20 evitante tion, ke iu riprocxus nin rilate al cxi tiu monhelpo, kiun ni administras; 21 cxar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaux la Sinjoro, sed ankaux antaux homoj.

2 Corinthians 11:7-9

7 Aux cxu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio? 8 Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi; 9 kaj kiam mi cxeestis cxe vi kaj havis mankon, mi ne estis sxargxo sur iu; cxar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en cxio mi tenis min ne sxargxa rilate vin, kaj ankoraux tenos.

Philippians 4:8

8 Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn cxasta, kio ajn sxatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia lauxdo, tion pripensu.

Colossians 4:5

5 Iradu en sagxeco rilate al la eksteruloj, elacxetante la tempon.

1 Thessalonians 5:22

22 detenu vin de cxia formo de malbono.

1 Timothy 3:7

7 Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riprocxon kaj kaptilon de la diablo.

Titus 2:8-10

8 paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontrauxulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraux ni. 9 Admonu sklavojn, ke ili estu submetigxemaj al siaj propraj sinjoroj kaj placxantaj al ili en cxio; ne kontrauxdiremaj, 10 ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto.

1 Peter 2:12

12 kondutante dece cxe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.

1 Peter 3:1

1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj,

1 Peter 3:16-17

16 havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo. 17 CXar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.