1 Samuel 9:1 Cross References - Esperanto

1 Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kisx, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Behxorat, filo de Afiahx, Benjamenido, viro forta.

1 Samuel 14:51

51 Kisx estis la patro de Saul; kaj Ner, patro de Abner, estis filo de Abiel.

1 Samuel 25:2

2 Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil sxafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn sxafojn en Karmel.

2 Samuel 19:32

32 Barzilaj estis tre maljuna; li havis la agxon de okdek jaroj. Li donadis mangxajxon al la regxo, kiam cxi tiu estis en Mahxanaim, cxar li estis homo tre bonstata.

1 Chronicles 8:30-33

30 kaj lia unuenaskita filo Abdon, Cur, Kisx, Baal, Nadab, 31 Gedor, Ahxjo, kaj Zehxer. 32 Miklot naskigis SXiman. Ankaux ili apud siaj fratoj enlogxigxis en Jerusalem kun siaj fratoj. 33 Ner naskigis Kisxon, Kisx naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-SXuan, Abinadabon, kaj Esxbaalon.

1 Chronicles 9:36-39

36 kaj lia unuenaskita filo Abdon, kaj Cur, Kisx, Baal, Ner, Nadab, 37 Gedor, Ahxjo, Zehxarja, kaj Miklot. 38 Miklot naskigis SXimamon. Ili ankaux apud siaj fratoj enlogxigxis en Jerusalem kun siaj fratoj. 39 Ner naskigis Kisxon, Kisx naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-SXuan, Abinadabon, kaj Esxbaalon.

Job 1:3

3 Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.

Acts 13:21

21 Kaj poste ili petis regxon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kisx, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.