1 Samuel 7:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj venis la logxantoj de Kirjat-Jearim, kaj prenis la keston de la Eternulo kaj alportis gxin en la domon de Abinadab sur la monteton, kaj lian filon Eleazar ili konsekris, por gardi la keston de la Eternulo.

Joshua 18:14

14 Kaj la limo turnigxas kaj deklinigxas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-HXoron; kaj gxi finigxas cxe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta.

1 Samuel 6:21

21 Kaj ili sendis senditojn al la logxantoj de Kirjat-Jearim, por diri:La Filisxtoj redonis la keston de la Eternulo; venu, prenu gxin al vi.

2 Samuel 6:2-4

2 Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj. 3 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis gxin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Ahxjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon. 4 Kaj oni prenis gxin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Ahxjo iris antaux la kesto.

1 Chronicles 13:5-7

5 Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de SXihxor la Egipta gxis HXamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim. 6 Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu trovigxas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo. 7 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Ahxjo kondukis la veturilon.

Psalms 132:6

6 Jen ni auxdis, ke gxi estas en Efrata; Ni gxin trovis sur arbara kampo.

Isaiah 52:11

11 Foriru, foriru, eliru el tie, ne tusxu malpurajxon; eliru el gxia mezo; purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Eternulo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.