1 Samuel 23:11 Cross References - Esperanto

11 CXu transdonos min la logxantoj de Keila en lian manon? cxu venos cxi tien Saul, kiel auxdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris:Li venos.

Psalms 50:15

15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

Jeremiah 33:3

3 Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias.

Matthew 7:7-8

7 Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; 8 cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.