1 Samuel 23:10 Cross References - Esperanto

10 Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo auxdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.

Genesis 18:24

24 Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: cxu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en gxi?

1 Samuel 22:19

19 Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akrajxo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj sxafojn, cxion per la akrajxo de la glavo.

1 Samuel 23:8

8 Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por siegxi Davidon kaj liajn virojn.

Esther 3:6

6 Sed li trovis nesuficxa meti la manon sur Mordehxajon; cxar oni diris al li, el kiu popolo Mordehxaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi cxiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Ahxasxverosx, la popolon de Mordehxaj.

Proverbs 28:15

15 Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malricxa popolo.

Romans 3:15-16

15 Iliaj piedoj rapidas, por versxi sangon; 16 Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.